Novodeviĉe-tombejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

55° 43′ 29″ N 37° 33′ 15″ O / 55.72472 °N, 37.55417 °O / 55.72472; 37.55417 (mapo)

Monda heredaĵo de UNESKO
Enirejo en la Malnovan terenon
Dosiero:Cementerio Novodevichy.JPG
Kolumbario de la tombejo

Novodeviĉje tombejo estas plej malnova kaj ampleksa nekropolo en Rusio. Ĝi situas en suda parto de Moskvo nomata Luĵniki, proksime de Moskva rivero. En 2010 ĝia areo okupis 7,5 hektarojn, kie troviĝas restaĵoj de 26000 personoj.

En la 16-a jarcento apud Novodeviĉij virina klostro (ruse Новодевичий Богородице-Смоленский женский монастырь) de Rusa Ortodoksa Eklezio aperis tombejo por tieaj mortintaj monakinoj. Iom post iom ĝi pligrandiĝis kaj okupis teritoriojn ekster klostraj muroj. Nuntempe ĝiaj kvar terenoj nomiĝas: Malnova, Nova, Plinova kaj Plejnova.

Krom tomboj mem tie estas ankaŭ granda kolumbario kun mortocindraj urnoj.

La tombejo estas tre prestiĝa kaj dediĉita ĉefe por eminentaj civitanoj de Rusio. Tie kromalie estas enterigitaj korpoj de eksa gvidinto de Sovetunio Nikita Ĥruŝĉov kaj unua prezidento de Rusia Federacio Boris Jelcin. Multaj mortintaj politikistoj, verkistoj, artistoj k.a. troviĝas tie.

Eniro de la tombejo estas libera dum certa tempo, tial pluraj vizitantoj povas vidi luksajn tomboŝtonojn faritajn per elstaraj geskulptisoj kaj rememori gravajn eventojn koncerne iun ajn personon.

La teritorio de Novodeviĉje tombejo en Moskvo estas enlistigita de UNESKO Monda Heredaĵo, objekto #1097. Ĝi estas ankaŭ objekto de Rusia kultura heredaĵo #7710525000.

Eksteraj ligiloj