Saltu al enhavo

Novoje vremja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novoje vremja
taggazeto
gazeto Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1868 vd
Fino 1917 vd
Sidejo Sankt-Peterburgo
vdr
Novoje vremja, numero de la 5.5.1896

Novoje vremja (ruse: Новое время, laŭlitere: La nova tempo) estis politika kaj literatura taggazeto kiu aperis de 1868 ĝis la 8.11.1917 en Sankt-Peterburgo en rusa lingvo.

Ĝi aperis kvin fojojn por semajno, de 1870 ĉiutage kaj de 1881 kun matena kaj vespera eldonoj. De 1891 pluse oni ĝuis pri ilustrita aneksaĵo.

Antaŭ 1876 ĝi taksiĝis liberalisma, poste pli kaj pli konservativa, kio pliiĝis post la Rusia revolucio de 1905. Eldonistoj estis:

En la 21.4.1872 estis priparolita la rusa eldono de la marksa Kapitalo. De 1876, post transpreno fare de Suvorin, liberalismaj redakci-tendencoj repuŝiĝis. Unuflanke en ĉi grava eŭropa ĵurnalo novaĵoj de eksterlande estis ja disvastigataj kaj entreprenoj kaj gravuloj malŝpare prezentataj: sed tamen la liberaluloj fitaksis ĝin lakea laŭtparolilo de la reakciismo. La gazetfarantoj estis moknomataj novtempaĉuloj. En 1894 antisemitismaj artikoloj pri la Dreyfus-skandalo konfirmis tion. La grava redakciano Viktor Burenin kialigis por tiaĵoj la ŝatiĝo fare de multe da legantoj, malgraŭ kritiko ekz. fare de Ivan Gonĉarov aŭ de Nikolaj Leskov.

Suvorin mem apogis la naskiĝantan stelulon Anton Ĉeĥov dum la 1890-aj jaroj. Inter 1901–1917 gvida publicisto estis Miĥail Menŝikov. La bolŝevikoj ĉesigis la gazetan ekziston tagon post la Oktobra Revolucio. Tamen en 1920 Miĥail Suvorin, filo de Aleksej, revivigis ĝin en Belgrado por la daŭro de 10 jaroj.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Art. "Новое время" - ĉe: Энциклопедический словарь Брокгауза и Ефрона, 21, Brockhaus-Efron, Sankt-Peterburgo 1897, p. 278-279

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • informoj - ĉe: Rusaj literaturo kaj folkloro (FEB)