Novtomismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Novtomismo, konata ankaŭ kiel Novskolastikismo (kelkaj interesitoj, tamen, inter kiuj Augusto del Noce, rifuzas la egalvalorecon de la du terminoj), estas nuntempa filozofia-teologia movado de la 19a kaj 20a jarcentoj. Ĝi, kvankam naskiĝinta en la unua duono de 19a jarcento, spertis sian plejan kreskon kaj disvastigon inter la jaroj 1910 kaj 1960. Ĝi kondensiĝis ĉirkaŭ la rekupero kaj aktualigo kaj renovigo de la pensado de Sankta Tomaso de Akvino kiu estas konsiderita, kun iuj oportunaj adaptoj kaj reinterpretoj, fonto de scio kaj spirita gvido ĉiutempa, pro originala kaj propra metodo de uzado de la racio sendepende de la vero revelaciita, el kiu tamen inspiriĝis.

Sankta Tomaso. Pentraĵo de Benozzo Gozzoli

Historia kunteksto[redakti | redakti fonton]

Rimarkinda intereso por la studo pri Tomismo, kaj, plej ĝenerale, pri skolastikisma filozofio komencis konturiĝi en Eŭropo, precipe en Italio, ekde la 1820-aj jaroj kiam kelkaj pensuloj (Luigi Taparelli d'Azeglio, Matteo Liberatore, Gaetano Sanseverino, ktp.) ekhaltadis sur verkoj de sankta Tomaso; sed la movado trovis gravegan referencan punkton en la revuo jezuita Civiltà Cattolica (Katolika Civilizo), fondita en 1850. Tamen la vera spronisto de la novtomista movado estis papo Leono la 13-a kiu en la famega encikliko Aeterni Patris de 1879, ekzaltis, per eksplicitaj altiraj sugestoj, la grandiozecon de Tomaso de Akvino kaj de ties nemortema verkaro. La mesaĝo estis adresita ankaŭ kaj super ĉio al multaj katolikaj teologoj kaj intelektuloj kiuj antaŭe «flankenmetinte la heredaĵon de la antikva saĝo, poste preferis tosti novaĵojn anstataŭ kreskigi kaj perfektigi per la novaj la antikvajn [1]».

En 1880, la instituigo de la Roma Akademio de Sankta Tomaso de Akvino[2], kun sidejoj en Romo, konfirmis la definitivan volon de la Papo doni impulson al la studoj pri la sanktulo kaj pri la doktrinoj ligitaj al lia persono. En la sekva jardeko, ĉiam per la puŝa iniciato de la sama papo, estis starigita katedro de tomisma filozofio ĉe universitato de Loveno (Belgio) dum en Romo, persone la papo Pio la 10-a, posteulo de Leono la 13-a, urĝige kontrolis la laborojn por la kritika reeldono de la Summa Theologiae, precipa verko de Samkta Tomaso.

En 1914, subimpulse de Pio la 10-a, la Kongregacio por la Edukado Katolika de Benedikto la 15-a, la Tomisman Doktrinon definitive eniris, kiel ero konstitua, doktrina corpus (korpuso) de la katolika eklezio. Tiaj tezoj inspiris ankaŭ iujn normojn de la kodoj de la kanona juro kiuj tiujn jarojn kaj tiujn sinsekvajn estis submetitaj al profunda revizia procedo.

Bazaj ideoj[redakti | redakti fonton]

La fortaj impulsoj al revalorigo de tomismo iniciatitaj de la tri papoj kaj entute de la sanktaseĝaj aŭtoritatuloj, estis ricevitaj, ekde la 20a jarcento, de certa nombro de filozofoj kaj teologoj je katolika matrico kiuj engaĝiĝis enprofundigi kaj reinterpreti la penson de Tomaso la Akvinana kaj, plej ĝenerale, tiun de la Mezepoko. Ĉiukaze substrekendas ke ene de tiu movado, kiu neniam sukcesis strukturiĝi laŭskole, kunvivis ankaŭ personuloj kiuj, ege foraj unu de la aliaj, iniciatis pensoelfuojn ne ĉiam rekondukeblajn al filozofiaj doktrinoj unusencaj. Ekzistas tamen iuj komunaj konotacioj unuigantaj gravajn pensulojn de la novtomisma fluo, kiujn oni povas listigi jene:

  • Rifuzo de pragmatismo, de neraciismo kaj de modernismo (teologio), regantaj en Eŭropo dum la unuaj jardekoj de la 19a jarcento, taksataj nekapablaj liveri pozitivajn respondojn al la homo kaj ties esencaj problemoj kaj iamaniere responsaj pri la krizo de valoroj bazo de la kristana etiko.
  • Ekzaltado pri Tomaso kvazaŭ la plej alta reprezentanto de la kristana filozofio de ĉiuj epokoj, kaj pri tomismo kiel koro de la doktrina «corpus» katolika, kia necesa instrumento de la interpreto pri la homo kaj ties rilatoj kun Dio.
  • Centreco de la studo pri la metafiziko de la «esto», spuranta la metodon kaj principojn jam praktikitajn de Tomaso, kiel volboŝlosilo de harmonia kaj vere kristana vivkonceptado.
  • Rifuzo de morala relativismo.
  • Rifuzo de historia materiismo kaj, en sociologio, akcepto de la Rerum Novarum.
  • Defendo de la kapablo de la homa racio akiri la veron kaj do rifuzo de agnostikismo.

Protagonistoj[redakti | redakti fonton]

Inter la pioniroj de la Movado estis Martin Grabmann kiu ekde 1909 kaj 1911, per sia «Historia de la skolastikisma metodo» (Die geschichte der scolastischen methode) komencis meti antaŭ si serion de demandoj rilate la koncepton pri la «esto» en la pensado de Tomaso, kiun eseigis la sinsekvan jaron en Sankta Tomaso de Akvino, enkonduko al sia personeco kaj pensado (Thomas von Aquin, eine einführung in seine persönlichkeit und gedankenwelt).

En tiuj samaj jaroj, en Francio kaj Italio (kie instruis), la franca domenikano Réginald Garrigou-Lagrange publikigis Le sens commun, la philosophie de l'être et les formules dogmatiques (1909) kaj Dieu, son existence et sa nature (1914). [3] En tiuj eseoj la teologo-filozofo esprimis firman kondamnon de agnostikismo de iuj modernaj kaj nuntempaj filozofoj elstarigante samtempe la profundan originalecon kaj la grandan aktualecon de la filozofio de la scio (gnozeologio) de Sankta Tomaso, kvankam ligita al tiu aristotela.

Samtempulo, aŭ preksaŭ tia, kun Garrigou-Lagrange estis la franca Antonin-Dalmace Sertillanges kiu, malsame ol la unua, interesiĝis pli pri la tomisma metafiziko ol pri la tomisma gnozeologio. Sertillanges vidas en Tomaso la profeton de la vero, elstaregan renoviganton de la aristotela penso kaj ne ties simpla rivalo, kiel foje malvere estis taksita.

Ankaŭ Jacques Maritain, kelkjara plijuna, figuras kiel granda analizanto de la doktrino de Tomaso. Formite ene de protestantismo kaj edziĝinte al rusa judino, li konvertiĝis al katolikismo. Li certe estis la plej konita kaj influa inter la francaj novtomistoj. Spirite progresema, li konsideris demokration kaj liberon modernaj nerezigneblaj valoroj kiuj harmoniiĝantaj kun la filozofio de la Akvinano. Li teoriumis, en iuj verkoj, humanismon kiun li mem difinis «teocentra», do inspiriĝinta el la kristana mesaĝo. Tia humanismo eskapis kaj el pragmatismo kaj el neraciismo, kiuj, laŭ li, estis la veraj danĝeroj de la nuna epoko.

Inter la grandaj tomistoj de la unua parto de la 19-a jarcento lokiĝas ankaŭ la belga jezuito Joseph Maréchal kaj la franca Étienne Gilson. Maréchal, elstara eksperto pri la modernaj filozofioj krom la mezepoka, engaĝiĝis akordigi la kantian kritikismon kun la gnozeologia teorio de Sankta Tomaso. Gilson siavice disvolvis tre apartan interpreton pri la penso de Tomaso, kiun li konsideris kiel la absolute unua filozofo kiu sukcesis disvolvi veran kaj aŭtentikan metafizikon de la esto, nome metafiziko karakterize «ekzistenciala».

En Italio la plej influa elstarulo de tomismo estis Amato Masnovo, kiu inter la unuaj evidentiĝis, ĉe la aristotela matrico en la penso de Sankta Tomaso, ankaŭ tiu platonisma, novplatonisma kaj aŭgustenana[4] ; aliaj italaj repzenzentantoj estis Francesco Olgiati, Sofia Vanni Rovighi kaj Agostino Gemelli, kiuj multe influis por la kreado de la Università Cattolica di Milano, unu el la bastionoj de la nuntempa novtomisma filozofio en Italio kaj Eŭropo. En pozicio iom siapropra kaj aŭtonomia lokiĝas Gustavo Bontadini.

Temoj oftaj estis: kiamaniere eblas kristana filozofio? La respondo estis ke oni rajtas paroli pri kristanaj filozofoj. En ĉi tiu temo estas sekvata la vidpunkto de E. Gilson (L'Esprit de la philosophie médiévale), laŭ kiu skolastikismo kaj aparte Tomaso karakteriziĝas kiel kristanaj filozofoj ne en la senco ke la esplora filozofio estas «kondiĉita» de la kredo kristana, sed en la senco ke la veroj de la kredo ofertis al la filozofia esploro la «eŭristikajn sugestojn» por meti antaŭ si, novmaniere, la eternajn demandojn de la homo pri la homo. Do kristana filozofio estas, por li, aŭtenta tute racia filozofio.

Sur pozicioj malsamaj, rilate Gilson, lokiĝas aliaj eminentaj interpretoj pri la pensado filozofia de Sankta Tomaso: Belga Fernand Van Steenberghen, sekvanto de De Wulf en la katedro de Loveno. Li certe ne negas la kristanan inspiron de la mezepoka filozofio, sed rifuzas la koncepton pri “Filozofio kristana” laŭ la formo enirigita de Gilson ĉar tiu koncepto estus fremda al la tiutempa kulturo. Laŭ li la filozofio en mezepoko estis ja jes sendependa de la veroj revelaciitaj sed ne multe konsciis pri la distingo, kaj estis pli disvastigita ol oni pensas, ankaŭ pro tio ke la tiama filozofo ne havis la karakterizojn de la hodiaŭaj intelektuloj, preskaŭ apartigitaj el la socio. Li krome kritikis la famajn kvin vojojn per kiuj Tomaso provis pruvi la ekziston de Dio.

En la areo de germana kulturo la fenomeno de la remalkovro de la filozofio de Tomaso dum la 19a jarcento ligiĝas unuflanke al disdividoj ene de hegelismo kaj aliflanke al la kreskiĝo de la katolika konscio post 1848. Apartan konsideron meritas Franz Jakob Clemens kaj Joseph Kleutgen. La precipaj katolikaj centroj estis la liceo de Eichstätt, la Akademio de Münster kaj la reĝaj liceoj de Baviera, krom la religiaj institucioj. Tiuj centroj disvolvis apartan rolon dum la jaroj de la Kulturkampf, kiam multaj katolikaj institucioj estis elstrekitaj kaj la studentoj pri teologio kunfluis en tiuj al kiuj estis permesite pludaŭrigi. Post la fiasko de la projekto fondi katolikajn universitatojn en Germanio, en 1875 – ĝuste en koro de Kulturkampf – katolikoj sukcesis krei al si kulturajn organismojn sur kiuj apogiĝi por rezisti la supozatan marĝenigon suferitajn en la ŝtataj universitatoj, En tiu centroj kreskis la intereso kaj studo pri la filozofio de Sankta Tomaso.

El Hispanio, menciendas Miguel Asín Palacios, aŭtoro de komaparaj studoj pri la la spiritualeco islama kaj kristana....

Elektaĵo de verkoj de Novtomismaj filozofoj[redakti | redakti fonton]

  • Étienne Gilson, L'esprit de la philosophie medievale (II edizione rivista), Parigi, J. Vrin Ed., 1944
  • Étienne Gilson, Le thomisme, introduction a la philosophie de Saint Thomas d'Aquin (V edizione rivista e ampliata), Parizo, J. Vrin Ed., 1947
  • Gustavo Bontadini, Conversazioni di metafisica (2a eldono), Milano, Vita e pensiero, 1995
  • Réginald Garrigou-Lagrange, Le Divine perfezioni secondo la dottrina di S. Tommaso, Roma, E. F. Ferrari, 1923
  • Réginald Garrigou-Lagrange, Essenza ed attualità del tomismo, Brescia, Edizioni La Scuola, 1947
  • Réginald Garrigou-Lagrange, La sintesi tomistica, Brescia, Tip. Ed. Queriniana, 1953
  • Martin Grabmann, San Tommaso d'Aquino. Una introduzione alla sua personalità e al suo pensiero (Tradotto dal tedesco da Giacomo Di Fabio). II edizione, Milano, Soc. Edit. Vita e pensiero, 1929
  • Martin Grabmann, San Tommaso d'Aquino. Introduzione alla sua personalità e al suo pensiero, (Tradotto dal tedesco da Giacomo Di Fabio) (III edizione italiana), Milano, Soc. Ed. Vita e pensiero, 1940
  • Étienne Gilson L’Être et l’essence, Parizo, J. Vrin, 1948.
  • Étienne Gilson, Elementi di filosofia cristiana, Brescia, Morcelliana, 1964
  • Joseph Maréchal, Il punto di partenza della metafisica, il tomismo di fronte alla filosofia critica, Milano, Soc. Ed. Vita e pensiero, 1995
  • Jacques Maritain Art et scolastique, Parizo, Librairie de l'Art Catholique, 1920
  • Jacques Maritain Le Docteur Angélique, Parizo, Paul Hartmann, 1929
  • Jacques Maritain De la philosophie chrétienne, Parizo, Desclée de Brouwer Ed., 1933
  • Jacques Maritain Humanisme intégral, Parizoi, Fernand Aubier, 1936 (unua eldono: Problemas espirituales y temporales de una nueva cristianidad, Madrid, El Signo, 1935)
  • Jacques Maritain La philosophie morale. Examen historique et critique des grands systèmes, Parigi, Gallimard, 1960
  • Amato Masnovo, Sant' Agostino e San Tommaso, concordanze e sviluppi, Milano, Soc. Ed. Vita e pensiero, 1942
  • Amato Masnovo, La pace secondo San Tommaso, Milano, Soc. Ed. Vita e pensiero, 1918
  • Amato Masnovo, Il neo-tomismo in Italia. Origini e prime vicende, Milano, Soc. Ed. Vita e pensiero, 1924
  • Amato Masnovo, Introduzione alla Somma teologica di s. Tommaso: Saggi e documenti, Brescia, Edizioni La Scuola, 1946
  • Francesco Olgiati, L'anima di San Tommaso, saggio filosofico intorno alla concezione tomista, Milano, Soc. Ed. Vita e pensiero, 1923
  • Antonin-Dalmace Sertillanges I tempi moderni, Brescia, Morcelliana, 1948
  • Antonin-Dalmace Sertillanges San Tommaso d'Aquino, Brescia, Morcelliana, 1931
  • Sofia Vanni Rovighi, L'antropologia filosofica di San Tommaso d'Aquino, Bari, Laterza, 1965
  • Sofia Vanni Rovighi, Introduzione a Tommaso d'Aquino (10a eldono), Roma-Bari, Laterza, 2002
  • Cornelio Fabro, Neotomismo e suarezismo (Opera completa, Vol. IV), Segni, Editrice del Verbo Incarnato, 2005
  • Antonio Livi, Cornelio Fabro, Fernando Ocáriz, Clemens M. J. Vansteenkiske, Le ragioni del tomismo, dopo il centenario dell'enciclica Aeterni Patris, Milano, Edizioni Ares, 1979
  • Nicolás María López Calera, Neotomismo e filosofia del diritto in Italia, Bolonjo, Ed. Zanichelli, 1965
  • Battista Mondin, La metafisica di San Tommaso d'Aquino e i suoi interpreti, Bologna, ESD, Edizioni Studio Domenicano, 2002
  • Luciano Malusa, Neotomismo e intransigentismo cattolico, Milano, IPL, 1986
  • Stefania Pietroforte, Le origini della neoscolastica italiana, 1909-1923, Bolonjo, Il Mulino, 2005
  • Anna Vittoria Fabriziani, Blondel e i neotomisti, Soveria Mannelli, Rubbettino, 2005.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cit. el: Leone XIII, Aeterni Patris, en Enchiridion delle encicliche, Vol. III, n. 96 (siavice pritraktita de: Battista Mondin, La metafisica di San Tommaso d'Aquino e i suoi interpreti, Bolonjo, ESD, Edizioni Studio Domenicano, 2002)
  2. Alian, kun preskaŭ samnomo, akademion jam fondis en Napolo studulo en 1846, Gaetano Sanseverino: Accademia di Filosofia Tomista (Akademio de Tomisma Filozofio)
  3. «La komuna saĝo, la filozofio de la esto kaj la dogmaj formuloj», «Dio, Liaj ekzisto kaj naturo».
  4. Vidu. Amato Masnovo, Sant'Agostino e San Tommaso, concordanze e sviluppi, Milano, El. Vita e pensiero, 1942.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]