Novurba Urbodomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig-dark.svg Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Nova Urbodomo.
Novurba urbodomo

Novurba Urbodomo (ĉeĥe Novoměstská radnice - Karlovo náměstí) en Prago estis fondita en 1367. Ĉi tie, en la jaro 1419, la popolo de Prago elĵetis el la fenestroj la skabenojn (urbajn konsilantojn), kiuj rifuzis liberlasi la kontraŭleĝe arestitajn husanojn. Tiu ĉi incidento estis la senpera komenciĝo de la husanaj militoj. La turon oni alkonstruis en la jaro 1451. La origina gotika konstruaĵo estis stiligita renesance en 1520 kaj denove empire komence de la 19-a farcento. Restaŭrita en 1905.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Nova Urbodomo (Malnova Urbo)


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.