Nový Jičín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Novy Jicin)
Estas ankaŭ Jičín.
Nový Jičín
germane Neu Titschein
urbo
Nový Jičín - placo kun fontano kaj Malnova poŝto
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Nový Jičín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Nový Jičín
Administra municipo Nový Jičín
Historia regiono Moravio
Montaro Subbeskida montetaro
Rivero Jičínka
Situo Nový Jičín
 - alteco 285 m s. m.
 - koordinatoj 49° 35′ 42″ N 18° 00′ 46″ O / 49.59500 °N, 18.01278 °O / 49.59500; 18.01278 (mapo)
Areo 44,71 km² (4 471 ha)
Loĝantaro 23 015 (2023)
Denseco 514,76 loĝ./km²
Unua skribmencio 1313
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 741 01
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0804
NUTS 5 CZ0804 599191
Katastraj teritorioj 8
Partoj de urbo 6
Bazaj setlejunuoj 24
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Nový Jičín
Retpaĝo: www.novy-jicin.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Nový Jičín estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en norda Moravio, 30 km sudokcidente de la urbo Ostrava. En 2023 ĝi havis 23 015 loĝantojn.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Starý Jičín, Hodslavice, Životice u Nového Jičína, Hostašovice, Bernartice nad Odrou, Šenov u Nového Jičína, Rybí kaj Lešná.

La historia urbokerno estas ekde 1967 proklamita kiel urba monumentrezervejo. En 2001 Nový Jičín akiris prestiĝan titolon "Historia urbo de la jaro". Sidejo de la mondkonata ĉapelfabriko Tonak kun pli ol 200jara tradicio. Mortis ĉi tie fama generalo Ernst Gideon von Laudon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Blazono de urbo Nový Jičín kun sigelilo
Blazono de urbo Nový Jičín kun sigelilo

Blazono de urbo[redakti | redakti fonton]

Mano eliranta el nubo, kiu tenas duonon de envolvita pafaĵo en ruĝa kampo, blazono de senjoroj el Kravaře.

Situo[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo, la antaŭulo de la hodiaŭa Starý Jičín (Malnova Jičín), situis ĉe pado kuniganta urbojn Hranice na Moravě, Český Těšín kaj Opava jam en la 12-a jarcento. Ĉi tiea gardburgo estis en la 2-a duono de la 13-a jarcento alikonstruita je masonita, ŝtona sidejo. Sed pro nekonvenaj lokaj kondiĉoj estis sur la rivero Jičínka fondita nova sidejo Nový Jičín. La unuaj informoj pri ekzistado de la urbo devenas el komenco de la 14-a jarcento. La urbo rapide pliriĉiĝis, tial oni alpaŝis al konstruado de remparoj, paroĥeja gotika trinava preĝejo kaj urba burgo, aliĝanta al la remparoj. Husanaj militoj subtenis en la urbo bohemian elementon kaj per alveno de familio Žerotínidoj fine de la 15-a jarcento okazas periodo de kulmina prospero de la urbo. En la jaro 1558 la riĉa urbo elaĉetis sin el servuteca administrado de Žerotínidoj kaj ĝi eĉ aĉetis kelkajn proksimajn vilaĝojn kaj urbeton Štramberk. En la jaroj 15331558 estis la malnova burgo detruita, por ke ĝi faru lokon por novkonstruaĵo de kastelo de Žerotínidoj. La urbo staris dum nobelara ribelo je kontraŭhabsburka flanko, ĉar ĝi estis plene nekatolika. La batalo sur Blanka Monto tial signifis finon de evoluo de la urbo. Dum la tridekjara milito estis la urbo tute prirabita. La militeventoj kaj ekonomia stagnado kaŭzis ankaŭ stagnon en konstrua evoluo de la urbo, kies reviviĝo okazis nur en la 18-a jarcento. Vico da domoj ricevis barokan kaj klasicisman fasadojn. Pestkolono plenigis la placon en la jaro 1710. Fine de la 18-a jarcento venis en la urbon imperiestra landvojo kuniganta urbojn Brno, Olomouc kaj Český Těšín. El la situo en la frekventata komunikaĵo la urbo denove gajnis per komerco kun drapo. Al longa tradicio de drapproduktado ligis unuaj teksfabrikoj en la 19-a jarcento, sed ekde la 2-a duono de la 19-a jarcento ombrigas ĝin evoluanta ĉapelindustrio (uzino por ĉapeloj – Tonak).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18698 645
188010 274
189015 695
190012 003
191013 859
192117 643
JaroLoĝantoj
193013 997
195014 699
196116 547
197019 573
198031 506
199128 955
JaroLoĝantoj
200125 325
201123 202
201423 676
201623 571
201723 550
201823 567
JaroLoĝantoj
201923 496
202023 260
202122 656
202222 813
202323 015

Membrigo de urbo[redakti | redakti fonton]

Nový Jičín nuntempe membriĝas en ses partojn sur ok katastraj teritorioj:

  • Nový Jičín, k. t. Nový Jičín-město, Nový Jičín-Dolní Předměstí kaj Nový Jičín-Horní Předměstí
  • Bludovice - k. ú. Bludovice u Nového Jičína
  • Kojetín - k. t. Kojetín u Starého Jičína
  • Loučka – k. t. Loučka u Nového Jičína
  • Straník – k. t. Straník
  • Žilina – k. t. Žilina u Nového Jičína

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • regula kvadrata placo kun vico da bele konservitaj renesancaj kaj barokaj burĝaj domoj kaj baroka pestokolono el 1680 - supozeble kiel unusola en la tuta Ĉeĥio ĝi estas ornamita seninterrompe en sia tuta longeco per urboarkadoj, troviĝantaj ankaŭ en la apudaj stratetoj (en 2008-9 la placo trapasis ampleksan rekonstruon)
  • parte konservitaj originaj remparoj el 13301396 kun kanona „paroĥeja bastiono“ el komenco de la 17-a jarcento
  • kastelo Žerotín - origine fortikigita domo el la 14-a jarcento rekonstruita je palaco en gotika kaj renesanca stiloj, nuntempe sidejo de Distrikta patrujscienca muzeo kun daŭra ekspozicio pri historio de la urbo kaj pri evoluo de ĉapelmodo kaj kun portempaj temekspozicioj
  • renesancstila malnova poŝtoficejo el 1583, nuntempe sidejo de la Urba kulturcentro
  • baroka paroĥa preĝejo Ĉielenpreno de Virgulino Maria el 1729-1732
  • teatro - luksa novrenesanca konstruaĵo el 1885-1886, interne unu el la plej modernaj teatroj en Ĉeĥio

Famaj personoj[redakti | redakti fonton]

En la urbo restadis J. A. Komenio, generalo Suvorov eĉ rusa caro Aleksandro la 1-a (Rusio). En la jaro 1790 ĉi tie mortis generalo Laudon. La urbo estas ankaŭ naskiĝloko de verkistino Božena Benešová. En 6 km fora vilaĝo Hodslavice naskiĝis elstara historiisto František Palacký. Sian junaĝon (inkluzive la sovetian invadon en 1968) pasiĝis en la urbo ankaŭ fama kanzonisto Karel Kryl, kiu ĉi tie verkis sian kanton "Bratříčku, zavírej vrátka" (Frateto, fermu la pordeton).

Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

En la ĉirkaŭaĵo eblas viziti ekz. Příbor (naskiĝlokon de Sigmund Freud), pitoreskan urbeton Štramberk, Kopřivnice kun ties fabrika muzeo de aŭtomobiloj de marko TATRA, kaj aliajn lokojn.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Nový Jičín naskiĝis Miroslav Tůma.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kol.: Nový Jičín a jeho výtvarní umělci. Nakladatelství Everwin 2006, ISBN 80-239-7644-3
  • Nový Jičín. Vyd. Městský úrad Nový Jičín - Vydavatelství Repronis 1996, ISBN 80-902142-1-5
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.