Novzelanda Laborista Partio
Aspekto
Novzelanda Laborista Partio | ||
---|---|---|
New Zealand Labour Party, Rōpū Reipa o Aotearoa | ||
![]() | ||
![]() | ||
Chris Hipkins, partiestro ekde januaro 2023 | ||
partio ![]() | ||
Komenco | 7-a de julio 1916 vd | |
Lando(j) | Nov-Zelando vd | |
Sidejo | Velingtono | |
Ideologio | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Novzelanda Laborista Partio (angle New Zealand Labour Party, maorie Rōpū Reipa o Aotearoa) estas socialdemokratia partio kaj unu de du ĉefaj partioj de Novzelando. Ĝi estis fondita la 7-an de julio 1916. Laŭ la partiaj statutoj ĝi sekvas demokratiajn kaj socialismajn principojn. Ekde januaro 2023 la partiestro estas Chris Hipkins, kiu de januaro ĝis novembro 2023 ankaŭ estis la ĉefministro de Novzelando - ekde tiam li gvidas la parlamentan opozicion, kaj daŭre estas partiestro.