Nowy Staw

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nowy Staw, (esperante: Nova Stavo)

Blazono

Blazono
urbo
Nowy Staw (Pollando)
Nowy Staw (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Nowego Stawu
Provinco Pomerio (provinco de Pollando)
Distrikto Distrikto Malborski
Komunumo Komunumo Nowy Staw
Speco de komunumo Urbo-kampa
Urborajtoj 1343
Koordinatoj 54° 8′ N, 19° 1′ O (mapo)54.13555555555619.013333333333Koordinatoj: 54° 8′ N, 19° 1′ O (mapo)
Areo 4,65 km²
Loĝantaro 3896 (en 2004)
Loĝdenso 837,8 loĝ./km²
Poŝtkodo 82-230
Telefona antaŭkodo 55
Aŭtokodo GMB
TERYT 6222909074
Estro Jerzy Szałach
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Bema 1
Poŝtkodo de estraro 82-230
Telefono de estraro 55 271-51-17
Fakso de estraro 55 271-51-23
Ĝemelaj urboj Wilster (Germanio)
vdr

Nowy Staw (prononcu: novi staf), (esperante: Nova Stavo) (antaŭaj nomoj: Nuwen Tiche 1316, Nuwentiche 1352, Nyethych 1454, Newteich 1476, Nitich 1495, Neuteuch 1510, Nytych 1565, Nitych 1570, Neuteich 1582, Nytych 1641, kaj denove Nytych 1945 - 1947) (esperante: Nova Stavo; kaŝube: Nytëch; nederlande kaj germane: Neuteich) estas urbo en Pomerio en Pollando. Ĝi apartenas al la Komunumo Nowy Staw en distrikto Malborski, sidejo de la urb-vilaĝa komunumo. Dum la jaroj 1975 - 1998 la urbo Nova Stavo apartenis al vojevodio de Elbląg (Elblongo). En la jaro 2008 en la urbo estis 4403 da loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas en la centra parto de la Vistula Baslando ĉe la rivero Święta (Sankta) (la rivero ricevas alian nomon: TujaTuga enfluante la urbon Nowy Dwór Gdański / legu: Novi Dvur Gdanjski).

La urboplaco kun la krajono t.e. la turo de post-evangelia preĝejo, nun la Baslanda Galerio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Supozata grandeco de la lando de Mjeŝko la 1-a

En la 13-a jarcento en la loko de vilaĝo Stawiec (legu: Stavjec) estis jam setlejo.

1316 Nytyska Wieś (legu: Nitiska Vjeŝ) aperas sub la nomo Nova Stavo kiel vilaĝo. Aperas tiam la unua informo pri la paroĥa preĝejo en la Vistula Baslando.

1329 laŭ germanaj historiistoj jam ekzistis urbo Nova Stavo.

1343 la plej probablaj la urborajtoj de Nova Stavo.

1350 jam aperas la skriba historia dokumento pri la urbo Nova Stavo - "Der stat czum Nuventiche" (La urbo Nova Stavo).

1400 la granda incendio detruas urbon. Oni komencas la konstruon de la preĝejo de Sankta Mateo Apostolo.

La preĝejo de Sankta Mateo Apostolo el la 1400 j.
Krono de la Regno de Pollando, 1635

1454 la Ordeno de germanaj kavaliroj de Malbork / Malborko priŝtelas kaj bruligas la urbon dum t.n. 13-jara ribelo (la ribelo de la urbanoj kontraŭ la Ordena Ŝtato) aŭ la 13-jara milito (inter Pollando - Litovio kaj la Ordeno de germanaj kavaliroj).

1466 laŭ la dua pac-traktato de Toruno / Toruń la urbo Nova Stavo kun la Vistula Baslando eniras al la Kronlando Pollando kiel parto de la Malborka Vojevodio en la Reĝa Prusio.

1476 pola reĝo Kazimiro la 4-a ripetas la samajn privilegiojn al la urbo.

15621563, 1564 la urbo ricevas de la pola reĝo Sigismondo la 2-a la sekvontajn privilegiojn, koncesiojn kaj donaciojn.

1626 - 1629 la unua milito kun Svedio. Priŝtelo de la urbo fare de la sveda armeo.

1655 - 1660 Sveda diluvo, la dua milito kun Svedio dum t.n. la Nordia Milito 1655-1660. Epidemio en la urbo kaj ankaŭ denova priŝtelo fare de la sveda armeo.

1709 - 1710 amaso da loĝantoj de la urbo mortas pro la pesto.

La 20-an de septembro 1772 la Reĝa Prusio kun Nova Stavo dum la unua dispartigo de Pollando eniris Prusion.

1790 Salomon Izaak, la unua judo en Nova Stavo establis la manufakturon de teksaĵoj.

La 12-an de majo 1802 la granda incendio preskaŭ komplete detruis la urbon.

1802 - 1824 en la urbo oficas la prusia juĝejo urba kaj landa, en la 1824 translokigita al Nowy Dwór Gdański (legu: Novi Dvur Gdanjski).

1803 - 1804 oni konstruas la evangelian preĝejon en Nova Stavo.

1807 ĝis la 13-a de januaro 1813 en Nova Stavo restadas la franca garnizono (dum la Napoleonaj Militoj kaj dum la franca invado al Rusio 1812). Ĉe Tĉevo kaj Malborko / Malbork - do ĉe la Vistula Baslando la armeo de Bonaparto kaj polaj legioj de Dąbrowski staris la 17-an de januaro 1807. La Malborkon konkeris la armeo de Napoleono Bonaparto jam la 22-an de januaro 1807. Persone Bonaparto tranoktis en la Teŭtona Kastelo la 25-an de aprilo 1807. La urbon Tĉevo konkeris la legioj de pola generalo Jan Henryk Dąbrowski - bonvolu rimarki, ke eĉ estis menciitaj en pola nacia himno Mazurek Dąbrowskiego / Mazurko de Dąbrowski same Bonaparto kaj Dąbrowski:

"Iros ni trans Vistul', Varto,

Estos pollandanoj,

Kiel venki, Bonaparto,

Montris al kompanoj.

/refreno:

Marŝu, marŝ' Dąbrowski

El itala lando;

Al Patruj' nin gvidos

Via Ĉefkomando."

Pramodelon de la melodio de pola nacia himno Mazurek Dąbrowskiego / Mazurko de Dąbrowski prenis la aŭtoro de la himno Józef Wybicki de la kanto "Czegoś oczki zapłakała" de la vilaĝo Bukowo ĉe Malborko (la vilaĝo troviĝas ĉe vilaĝo Szropy inter Malborko kaj Dzierzgoń / legu: Dzjeĵgonj).

Oktobre de 1831 post la falo de la Novembra Ribelo venas al la Vistula Baslando la 10-a regimento de infanterio kaj kompanio de la 8-a regimento de fuzilieroj de Pola Armeo.

1872 oni konstruis ŝoseon Malborko - Nova Stavo.

1875 oni konstruis ŝoseon Nova Stavo - Tĉevo.

1877 - 1878 oni konstrius la sukerfabrikon.

La 1-an de oktobro 1886 oni konstruis la fervoj-linion Szymankowo - Nowy Dwór Gdański (legu: Ŝimankovo - Novi Dvur Gdanjski).

1905 oni konstruis la urban gasfarejon.

1912 oni konstruis novan stacidomon en la urbo.

1914 oni ek-konstruas akvodukton kaj kanalaron (oni rompis la konstruadon dum la Unua Mondmilito).

La 15-an de novembro 1920 ĝis la 1-a de septembro 1939 la Vistula Baslando kun Nova Stavo estas en la limoj de la Libera Urbo Dancigo. Nova Stavo estas en la Granda Baslanda Distrikto kun la sidejo en Nowy Dwór Gdański (legu: Novi Dvur Gdanjski).

1920 - 1925 oni finas la konstruadon de la akvodukto kaj kanalaro.

1921 la inaŭguro de la urbaj stadiono kaj bandomo.

1926 la elektrigado de la urbo.

Curzon-linio kaj ŝanĝoj de la teritorio de Pollando post la Dua Mondmilito

La 1-an de septembro 1939 Libera Urbo Dancigo kun Nova Stavo estas en Tria Regno.

La 11-an de marto 1945 la urbon eniras la 48-a armeo de la 2-a Belorusa Fronto de la Ruĝa Armeo.

Maje 1945 en Nova Stavo tiam portempe nomata: Nytych (legu: Nitiĥ) oni kreas portempan administradon t.n. Reprezentejon de de la Starosto de Gdanska Distrikto, la 13-an de aŭgusto oni translokigas ĝin al Nowy Dwór Gdański.

1945 - 1948 translokigo de germanoj. Venas poloj de Volinio, de Vilno kaj de la Vilna Regiono, de Pomerio kaj de centra Pollando.

1945 komencas funkcii la urbaj komitatoj de Pola Laborista Partio, de Pola Partio Socialista (PPS), krome ekfunkcias la Pola Ruĝa Kruco, la Sportaj Rondoj, Gildoj, Pola Skoltaro, fajrobrigado, agrikulturaj kooperativoj kaj aliaj.

1945 - 1948 rekonstruo de la detruitaj industriaj entreprenoj en la urbo: sukerfabriko, maltejo, laktejo.

1947 ekfunkcias sanprizorgejo, akuŝejo.

1948 oni ŝanĝas la nomon de la urbo de Nytych al Nowy Staw (Nova Stavo).

1973 oni establigas la Oficejon de la Urbo kaj Komunumo.

La Baslanda Kolegia Kapitulo en la preĝejo de Sankta Mateo Apostolo

La 25-an de majo 1999 la unuaj liberaj balotoj de la Urba kaj Komunuma Konsilantaro.

1999 la subskribo de la partnereco kun la germana urbo Wilster.

La 25-an de marto 2002 la Episkopo de Diocezo de Elbląg / Elblongo Andrzej Śliwiński establigas ĉe la preĝejo de Sankta Mateo Apostolo la Baslandan Kolegian Kapitulon.

2011 - 2012 oni rekonstruis la post-evangelian preĝejon kaj oni adaptis kiel art-galerion: la Baslandan Galerion (la kosto: 6 milionoj da zlotoj - grandparte mon-helpo de Eŭropa Unio).

La 27-an de januaro 2013 en la Baslanda Galerio okazis la vernisaĝo de la ekspozicio "125-jaroj de Esperanto", antaŭe la ekspozicio estis montrita en Varsovio en la Pola Senato kaj en Urbodomo de Malbork / Malborko - organizas ĝin la EDE-PL. Poste la ekspozicio de Nova Stavo veturis al Tczew / Tĉevo, de la 15-a de marto 2013 estos en Gdynia, kaj sekve en: Wągrowiec, Vroclavo, Sosnowiec, Lenborko, Lodzo, Loviĉo ... dum sia turneo tra Pollando.

Historiaj Monumentoj[redakti | redakti fonton]

La Baslanda Kolegia Preĝejo de Sankta Mateo Apostolo el la 1400 j.

La preĝejo de Sankta Mateo Apostolo el la 1400 jaro. Ĝi estas la plej granda preĝejo en la Vistula Baslando, ĝi estas la trinava baziliko. Supre de la ĉefaltarejo estas belega stela volbo konstruita en la jaroj 1573 - 1574. La sakristio estas duetaĝa kun la volboj stela kaj kruca. La ligna alkonstruo de la turo estas el la jaro 1704. Interne de la preĝejo estas belega ĉefaltaro el la 1609 jaro - ĝi devenas el la preĝejo de Sankta Katerino el Braniewo (legu: Branjevo) kaj la malfrugotika Madono kun la Di-infano el la jaro 1500. La preĝejo havas la titolon la Kolegia Preĝejo de la Vistula Baslando. De la jaro 2004 la preĝejo kaj la internaĵoj estas daŭre renovigataj.

La post-evangelia preĝejo el komenco de la 19-a jc kun krajon-simila turo nomata "krajono", nun troviĝas tie la Baslanda Galerio.
La postmenonita ombro-domo
La klasikisma pordo, en la domo ĉe la placo Kościuszki

La post-evangelia preĝejo, nun la Baslanda Galerio - ĝi estis konstruita en la nov-gotika stilo en la jaroj 1803 - 1804 sur la loko de la antaŭa urbodomo, kiu ĵus forbrulis en la jaro 1802. En la jaro 1864 oni alkonstruis la turon kiu pro la simileco estas nomata krajono. Dum la rekonstruo de la preĝejo en la jaroj 1898 - 1899 oni alkonstruis sakristion kaj murfermis la enirejon al la malnovaj mezepokaj keloj (de la ruinaĵoj de antaŭa urbodomo). Post la Dua Mondmilito la preĝejo ne estis uzata al la sakralaj celoj (servis kiel magazeno kaj meblo-vendejo). Dum la jaroj 2011 - 2012 oni rekonstruis ĝin kaj adaptis kiel art-galerion (la kosto: 6 milionoj da zlotoj - grandparte mon-helpo de Eŭropa Unio). Sub la vitra planko de la galerio oni montras la restaĵojn de la malnova urbodomo (mezepokaj volboj de la keloj). Nun en Baslanada Galerio okazadas ekspozicioj, koncertoj ktp.

De la 27-a de januaro ĝis 22-a de februaro 2013 gastis en la Baslanda Galerio dum sia turneo tra Pollando la Esperanto-ekspozicio, kiu unue estis oktobre 2012 en Pola Senato kaj januare de 2013 en Urbodomo de Malborko kaj organizita ĝi estis en Pola Senato okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kun financa helpo de Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi. La ekspozicion kunorganizis en urbo Nova Stavo la Urba Oficejo, Kultur-centro de Nova Stavo, la Kastela Muzeo en Malborko kaj la EDE-PL. La malfermo de la ekspozicio okazis la 27-an de januaro 2013 - inaŭguris ĝin la Urbestro de Nova Stavo Georgo Szałach, kaj Direktoro de la Kultur-centro Kristoforo Osijewski, ĉeestis ankaŭ Direktoro de la Kastela Muzeo en Malbork / Malborko prof. Janusz Hochleitner kaj adjunkto de la Kastela Muzeo Eva Kasprzyk (esperantistino) kiu ankaŭ estis la kuratoro de la ekspozicio, ĉeestis ankaŭ Ludoviko Kiedrowski la reprezentanto de la Urba Oficejo en Tczew / Tĉevo, ĝi estas la kvara urbo de la turneo de la E-ekspozicio (post: Varsovio, Malborko kaj Nova Stavo). La ekspozicio la 27-an de februaro 2013 estis inaŭgurita en urbo Tczew / Tĉevo. Okaze en la urbeto Nova Stavo estis organizita la nova Esperanto-kurso por 11 interesitoj kiuj volas lerni la lingvon de Zamenhof.

Arkada domo - ĉe la str. Gdańska (Gdanska) el la jaro 1820. Ĝi estas ligna kun ombra alkonstruo de dua etaĝo apogita sur la 6 kolonoj, la konstruaĵo de la domo estas krad-traba skeleto (trabfakaĵo). La enirpordo estas en la novklasika stilo.

Domoj ĉe la str. Mickiewicza (legu: Mickjeviĉa). Nur tie en la tuta urbo estas la domoj kun la gabloj. La domo ĉe n-ro 13 kiu estas el la duono de la 19-a jc havas novgotikan ŝtuparan gablon.

Juda tombejo en Nova Stavo[redakti | redakti fonton]

Ne plu ekzistas. Oni fondis ĝin en la 19-a jc ĉe la str. Wiejska. Dum la Dua Mondmilito tute detruita fare de germanoj, nun tie estas agrokulturita kampo.

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Honoraj civitanoj de Nova Stavo[redakti | redakti fonton]

La papo Johano Paŭlo la 2-a (la honora civitano de la jaro 1999) (li estis esperantisto).

Pastro, prelato kanoniko Ireneusz Glegociński (1934–2007) - pola katolika sacerdoto, paroĥestro en la paroĥejo de Sankta Mateo Apostolo (1975-2007) dekano en la dekanejo de Nova Stavo, la honora kanoniko de la katedralaj kapituloj en Gdansko kaj Elbląg / Elblongo (la honora civitano de la jaro 2000).

La personoj ligitaj kun Nova Stavo[redakti | redakti fonton]

Gustav Lastig – (1844–1930) germana jurosciencisto.

Hans Herse – (1855–1939) germana pentristo kaj instruisto.

Horst Penner – (1910–2002) germana instruisto kaj historiisto.

Tadeusz Cymański – parlamentano de Pola Sejmo kaj Membro de Eŭropa Parlamento (li estas favora por Esperanto).

Wiesław Długokęcki – historiisto de la Mezepoko, prof. d-ro habil. de la Universitato en Gdansko.

Ryszard Kasyna – La episkopo de la Pelplin-diocezo.

Janusz Limon – kuracisto, prof. d-ro habil. de la Medicina Universitato en Gdansko.

Loĝantaro de Nova Stavo[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

De la 27-a de januaro ĝis 22-a de februaro 2013 gastis en Nowy Staw ([1]) dum sia turneo tra Pollando la Senata Esperanto-ekspozicio, kiu unue estis oktobre 2012 en Pola Senato kaj organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kun financa helpo de Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi. La ekspozicion en Nova Stavo kunorganizis ankaŭ la Urba Oficejo, Kultur-centro de Nova Stavo kaj la Kastela Muzeo en Malbork / Malborko. Dum la vernisaĝo la 27-an de januaro 2013 la ekspozicion inaŭguris la Urbestro de Nowy Staw Jerzy Szałach. Okaze de la ekspozicio okazas la Esperanto-kurso kaj kreiĝis la loka Esperanto-grupo. La loka Esperanto-grupo proponas la kunlaboron kun la ĝemel-urbo Wilster en Germanio pere de Esperanto. La E-ekspozicio post la Pola Senato unue estis montrita en Malborko poste en Nowy Staw, Tczew, Gdynia, Pelplin, Wołów, Złotoryja, Vroclavo, Sosnowiec, Czeladź, Będzin, Lębork, Łeba, Lodzo, Loviĉo kaj poste la ekspozicio estos en Sztum, Kwidzyn, Elbląg, Słupsk, ...

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-02-05. Alirita 2016-01-11.