Ntare la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ntare la 1-a estis la unua reĝo de Burundo, nome de 1680 al 1709. Ĝis nun, lia origino ne estas konata, kaj laŭ legendo ĉi reĝo venis de la ĉielo; aliaj diras ke li venis de la termitoj. Laŭ pli fidinda fonto, la reĝo Ntare la 1-a venis de Nsoro. Nsoro havis fraton kies nomo estas Jabve, kaj Jabve ne estis fekunda. Nsoro venis kaj fekundis la edzinon de Jabve sekrete kaj Jabve sciis tion. Laŭ la legenda historio, okazis milito inter tiuj du fratoj (kiuj estis reĝoj en du apartaj regionoj) kaj Nsoro estis venkita. Li malaperis en Rjansoro, en provinco Gitega.