Nu, pogodi!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nu, atendu!
Soveta poŝtmarko de 1988.
Soveta poŝtmarko de 1988.
animated short film series
Originala titolo Ну, погоди!
Originala lingvo rusa lingvo
Origina lando Sovetunio
Rusio
Ĝenro Animacio
Komedio
Kreita de Feliks Kandel
Arkadi Ĥait
Aleksandr Kurlandskij
Voĉoj de Anatolij Papanov
Klara Rumjanova
Igor Ĥristenko
Olga Zvereva
Boris Novikov
Maria Vinogradova
Vladimir Soŝalskij
Sergei Chekan
Muziko de
Lingvo(j) Ruso
Amplekso
Epizodoj 22
Elsendo
Elsendita la 14-a de junio 1969 – la 23-a de decembro 2017
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Nu, pogodi! (ruse Ну, погоди!; Nu, atendu!) estas soveta serio de mallongaj animeaj okazintaĵoj, reĝisoritaj de Vjaĉeslav Kotenoĉkin. La serio estis filmita en la jaroj 1969 - 1986 en studio Sojuzmultfilm en Moskvo. En la jaroj 1993 kaj 2004 estis ankoraŭ alfilmitaj kelke da partoj.

Ĉefa okazintaĵa motivo de la serioj estas la klopodo de Lupo kapti kaj manĝi Leporon. Per tio ili proksimiĝas al la usona animacia serio Tom kaj Jerry.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

Lupo[redakti | redakti fonton]

La Lupo estas montrata kiel huligano: ĝisfunda fumulo kaj vandalo, fervore detruanta muzeajn ekspoziciojn, ĵetanta rubon sur la stratoj ktp. La Lupo rompas leĝojn kaj ofendas malfortulojn. Li estas inventema kaj ruza, ĉiufoje elpensante novajn manierojn kapti la Leporon, pri kio li, cetere, ĉiam fiaskas. Eble, li ŝatas ĝuste la procezon de interago kun la Leporo, sed ne ŝajnan celon de tiu persekuto.

Nepra detalo de lia vestaro estas matrosa kloŝpantalono. En kelkaj partoj de la serio la Lupo surhavas sportkostumon. La imago de la Lupo rememorigas pri negativa imago de dando, pro la rozkolora ĉemizo kaj flava pizornamita kravato, kiujn li surhavas en kelkaj epizodoj. La Lupo scias ludi gitaron kaj kanti, sed malbone stiras aŭton kaj motociklon. Juĝante laŭ lia vivmaniero (liaj vestaĵoj, vidaĵo de lia ĉambro ktp.), oni povas konkludi, ke li ne havas konstantan postenon, sed de temp' al tempo bone gajnas per intermita laboro, tial li povas akiri sufiĉe multekostajn por tiu tempo aĵojn, kvankam okazas ĉe li ankaŭ senmonaj periodoj. Ekzemple, en la 10-a parto li kromlaboras ĉe konstruejo.

Leporo[redakti | redakti fonton]

La Leporo estas montrata kiel relative pozitiva rolulo, li estas malforta kaj sentema. La Leporo ricevas multe malpli da montrotempo, kaj, sekve, li estas malpli evoluinta rolulo kompare kun la Lupo. Plimulto de liaj agoj estas reago al la huliganaĵoj de la Lupo; li ĉiam forkuras kaj kaŝas sin, fojfoje en kuriozaj manieroj. Tial, malgraŭ ĉiuj edifaj celoj, simpation de kelkaj spektantoj akiras la Lupo kiel pli karisma kaj interesa rolulo. Nur en lastaj partoj de la serio la Leporo iĝis pli aktiva, kelkfoje eĉ savinte la Lupon.

Ceteraj roluloj[redakti | redakti fonton]

Krom la Lupo kaj la Leporo, la serion plenigas aliaj bestoj, inter kiuj estas renkontataj kelkaj ripetiĝantaj roluloj – ekzemple, granda kaj fizike firma Hipopotamo. Li havas diversajn rolojn (milicisto, muzea administranto, gardisto, ĉefkonstruisto, sportludanto, simpla preterpasanto ktp.)

Kutime la Lupo nepre iel konfliktas kun la Hipopotamo kaj poste estas devigata fuĝi de li.

En kelkaj partoj aperas ankaŭ Kato la prestidigitisto (la 2-a, 9-a kaj la 11-a partoj), ursoj-milicistoj, veturantaj per motociklo (la 1-a kaj la 5-a). En la 6-a oni povas vidi kapron-vilaĝanon, kaj en la 9-a – eĉ la rokgrupon "Dvornjagi", konsistigatan de hundoj. Krome en la 1-a parto aperas kastoroj-savistoj; en la 2-a – rinocero-biletisto; en la 4-a – prociono-sportjuĝisto, urso-atleto, koalo-ĵudisto kaj kanguruo-stangosaltanto; en la 5-a - zizelo-kombajnisto, hundo-vilaĝano, urso-fiŝkaptisto; en la 7-a – rosmaro-kapitano, elefantino-pasaĝero; en la 13-a: prociono-ŝarĝisto kaj tri leporoj-sportistoj, unu el kiuj estas evidenta aziano, la dua – afrikano, kaj la tria – eŭropano.

Sufiĉe ofte aperadas porkoj (1, 5, 8 partoj).

Preskaŭ en ĉiu parto aperas idoj de diversaj bestoj, kutime ariĝintaj (spektantoj, paraŝutistoj, sportistoj ktp.)

Homoj ne partoprenas la serion – ĝi prezentas tiaspecan fabelon, kie homan mondon plene anstataŭis bestomondo. Esceptoj el la regulo estas kelkaj eksponaĵoj en la muzeo (vidu la 12-an parton), scenoj en filmoj ktp., atestantaj pri iama ĉeesto de homoj en ĉi tiu mondo, kaj krome kelkaj roluloj de rusaj fabeloj en la 16-a parto (kiujn, cetere, la Lupo nur sonĝis). Ankaŭ troviĝas fojfoje kvazaŭ "subaj", veraj bestoj, senigitaj je homaj trajtoj kaj konformantaj al bestoj de la reala mondo. Kelkaj el ili eĉ havas raciajn "duulojn" de sama specio (ekzemple, kokinoj en la 6-a kaj la 15-a parto, leono en la 11-a kaj la 8-a, kato en la 1-a kaj la 3-a, erinaco en la 1-a kaj la 3-a).

Partoj[redakti | redakti fonton]

  1. Agejo: urbo, plaĝo (1969)
  2. Agejo: urba parko dum karnavalo (1970)
  3. Agejo: ŝoseo (1971)
  4. Agejo: stadiono (1971)
  5. Agejo: urbo (1972)
  6. Agejo: vilaĝo (1973)
  7. Agejo: vaporŝipo (1973)
  8. Agejo: Novjara festo (1974)
  9. Agejo: televida studio (1976)
  10. Agejo: konstruejo (1976)
  11. Agejo: cirko (1977)
  12. Agejo: muzeo (1978)
  13. Agejo: Olimpikoj en Moskvo (1980)
  14. Agejo: Palaco de junaj teknikistoj (1984)
  15. Agejo: Kulturpalaco (1984)
  16. Agejo: fabelo (1986)
  17. Agejo: insulo (1993)
  18. Agejo: superbazaro (1993)
  19. Agejo: banurbo (2005)
  20. Agejo: somerdomo (2005)