Nubskrapulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:KLCC PetronasTowers.JPG
Ĝemelaj turoj Petronas en Kuala-Lumpuro

Nubskrapulo[1] (aŭ nuboskrapulo, ĉielskrapanto[1] estas turdomo, altega konstruaĵo, kutime alta pli ol 150 metrojn, kiu kvazaŭ skrapas la nubojn. Nuboskrapuloj laŭ sia formo ofte nomiĝas ankaŭ "turoj" kaj estas uzataj por diversaj celoj, interalie, kiel loĝejo, oficejo, kaj radia anteno.

La unuaj nuboskrapuloj aperis je antaŭmilitaj malfrua 19-a kaj 20-a jarcentoj. Ilin ebligis la havebleco de fortaj konstruaj materialoj kiel ŝtalo kaj la invento de lifto por vertikala veturado. Oni ĝenerale agnoskas ke la Home Insurance Building, konstruita en Ĉikago en jaro 1885, 10-etaĝa kaj 42 metrojn alta, estis la unua nuboskrapulo. Ĝi malkonstruiĝis en 1931. Samjare estis inaŭgurita la Empire State Building en Novjorko. Kun 381 metroj da alteco ĝi daŭre estis la plej alta konstruaĵo en la mondo dum 40 jaroj. La unua nuboskrapulo sur la eŭropa kontinento, 97 metrojn alta, estas la Boerentoren (Kamparana turo) en Antverpeno, konstruata de 1929 ĝis 1931.

La evoluigo de rapidaj transportiloj sennecesigis altajn konstruaĵojn, speciale en Usono, kie konstruparceloj estas facile haveblaj. En 2001 la atako kontraŭ la Ĝemelturoj en Novjorko fortimigis kompaniojn de la ideo de ekstreme altaj konstruaĵoj.

La plej alta nuboskrapulo
Burĝ Ĥalifa en Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Famaj nuboskrapuloj
Sears-turo - Ĝemelturoj de Novjorko - Petronas-turoj - Empire State Building - Turning Torso - Jen-turo
Plej grandaj nuboskrapuloj
Novjorko - Tokio - Meksikurbo - Sao-Paŭlo - Abu-Dabio - Ĉikago - Kuala-Lumpuro - Tajpeo - Dubajo

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Laŭ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto