Saltu al enhavo

Nuda inter lupoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nackt unter Wölfen
literatura verko
Aŭtoroj
AŭtoroBruno Apitz
Lingvoj
Lingvogermana lingvo
Eldonado
Eldondato1958
LokoGermana Demokratia Respubliko
v • d • r

Nuda inter lupoj (germane Nackt unter Wölfen) estas romano de la orientgermana aŭtoro Bruno Apitz. La romano unue eldoniĝis en 1958 kaj rakontas la historion de malliberuloj en la koncentrejo Buchenwald, kiuj riskas siajn vivojn por kaŝi junan pol-judan knabon. Apitz mem estis malliberigita en Buchenwald kiel komunisto de 1937 ĝis 1945. Post liberiĝo, li laboris por la orientgermana ŝtata nacia filmproduktejo DEFA kaj kiel aŭtoro de radiodramoj.

La knabo, nomita Stefan Cyliak en la romano de Apitz, montriĝis esti bazita sur Stefan Jerzy Zweig post la publikigo de la romano.[1]

Du samnomaj filmoj estis adaptitaj el tiu ĉi romano. La verko estis tradukita en 30 lingvojn [2] kaj publikigita en 28 landoj.[3]

Sekreta, internacia komunista organizaĵo agadas en la koncentrejo Buchenwald , planante lanĉi ribelon en oportuna momento. Membroj inkluzivas polojn, rusojn, germanajn komunistojn kaj membrojn de aliaj nacioj. Iun tagon, nova transporto de kaptitoj alvenas al la tendaro. Inter ili estas malgranda infano. La membroj de la organizaĵo decidas kaŝi la infanon, kvankam ili scias, ke se kaptita, ilia komploto povus esti malkovrita. La juda infano el Krakovo estas fakte la pluvivanto Stefan Jerzy Zweig.

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Kate Connolly. "Mystery grows over the Jewish boy who survived Buchenwald", March 17, 2012.
  2. ↑ William Grange. (July 9, 2009) Historical Dictionary of Postwar German Literature. Scarecrow Press, p. 11–. ISBN 978-0-8108-6314-9.
  3. ↑ (2000-04-28) “Das willkommene Heldenlied”, Berliner Zeitung. Alirita 2009-06-04..