Nudeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nudaj knaboj banante en Barato
Virino rajdante ĉevalon

Nudeco signifas senvestecon de homoj kaj senharecon de bestoj. Ĉe homo tiu stato estas en multaj kulturoj konsiderata ofenda, ĉar la seksorganoj tiel estas malkaŝitaj kaj videblaj de ĉiu. Male laŭ Nudismo nudeco estas konsiderita natura kaj pli sana ol la nun vaste uzitaj vestoj.

Kelkaj historiaj referencoj

En la Biblio la nudeco de Adamo kaj Eva estis simbolo de nescio kaj senkulpeco. Post kiam ili manĝis de la malpermesita frukto, ili konsciiĝis pri siaj nudeco kaj ekhontis.

En la greka antikva kulturo la nudeco estis natura afero dum sportaj konkursoj, ofte prezentitaj sur vazoj. Sed tiu sinteno daŭre ŝanĝiĝis al tuta kovro de la korpo en la mezepoko. La nudeco aperis en la mezepoko ekz. en publikaj turkaj banejoj, kie la viroj kaj virinoj aparte banis.

La nudeco aperis pli poste sur pentraĵoj, fotoj. Homoj en la 20-a jarcento formis apartan areon por sunumi tie somere sen vestoj (nudismo).

Ankaŭ vidu

Aliaj projektoj

Ŝablono:Projekto