Nudelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Freŝe preparitaj nudeloj, tuj antaŭ kuirado

Nudelo estas manĝaĵo, preparata el pasto faruna kaj akva, kiu ankaŭ ofte inkluzivas ovon kaj salon. Ofte la pasto estas maldikigita, tranĉita en longajn maldikajn striojn, kaj sekigita. Tamen, ekzistas multaj varioj kaj formoj de nudelo. Nudela maŝino povas formi la nudelojn, aŭ oni povas tranĉi kaj formi ilin per tranĉilo.

Pro nacilingvaj influoj kelkaj preferas nomi nur la longajn nudelojn nudeloj, dum ili uzas la esprimon pastaĵo por nudeloj ĝenerale. Tio tamen ne bone kongruas kun la ĝenerala signifo de pastaĵo (ĉiu manĝaĵo el pasto, do ankaŭ bakaĵoj).

Nudeloj estas karakterizaj por itala kuirarto, ĉina kuirarto kaj kelkaj aliaj naciaj, sed populariĝintaj tutmonde. Ili estas la bazo por kuiri spagetojn, sobaojn kaj udonojn ks.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nudeloj estis inventita sendepende en multaj lokoj tra la mondo, kvankam iuj antropologoj disputas tion. En ĉiuj tiuj lokoj, la loka greno estis la ĉefa karbonhidrato de la dieto. Ĝi ofte estis manĝita kiel grena pasto aŭ kaĉo. Pastaĵa nudelo estis disvolvita kiel alternativo al kaĉo aŭ pano. Nudelo estas farebla en lokoj, kie ne estas forno, nek sufiĉa bruligaĵo por forno. Kontraste, pano bezonas multe da tempo kaj energio por ĝin kuiri; sed nudeloj fareblas ĉie, kie oni povas ion sekigi.

La plej frua mencio pri nudeloj en Eŭropo estas trovebla en Etruskaj tombornamaĵoj de la 4-a jarcento a.K. Iloj eble uzitaj por fari nudelojn estis trovitaj en la ruino de Pompejo 79 p.K., kie aliaj ĉinaĵoj kiel spegulo estis trovitaj, de la Silka Vojo de la 1-a jarcento a.K. Tiel, oni scias, ke la populara legendo pri Marko Polo alportinta la unuajn nudelojn al Italio de Ĉinio estas absolute nevera. Tamen, li verŝajne tenis iom da nudelaj receptoj kun si. Notu, ke ĉinaj nudeloj estas uzataj freŝe, neniam sekigitaj antaŭ kuiro. Ankaŭ, ili konsistis el unu longega nudelo dum kuirado, pro tio ke tranĉata nudelo antaŭ servado de la manĝaĵo estas pripensata kiel malbonŝancaĵo. En Italio kaj Francio, kuiristoj jam faris freŝajn nudelojn, ĉar freŝaj nudeloj pli bongustas ol la sekigitaj.

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

Tujaj aŭ Rapidaj nudeloj estas speco de nudela plado, sekigita aŭ antaŭkuirita en oleo. Sekigitaj nudeloj estas kutime manĝitaj post estado boligitaj aŭ trempitaj en bolanta akvo dum du ĝis kvin minutoj, dum antaŭ-kuiritaj nudeloj povas esti manĝitaj rekte de la pakaĵo.

Sciindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La plej longa nudelo de la mondo estis en la 20-a de novembro 2004 farita de Ŝenjli Ĉen, sub notaria kontrolo. Per tradicia maniero de farado li sukcesis, manlabore, fari el pastapeco kun pezo je 1.500 gramoj nudelon kun longo je 180 metroj kiu sufiĉas por 50 porcioj. La antaŭa rekordo estis 55,5 metroj.

La 25-a de oktobro estas la Monda Tago de Nudelo (laŭ la Unuiĝo de la nudel-fabrikantoj).

Formoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]