Nudforkurado

Nudforkurado (angle Streaking) implikas demeti oniajn vestaĵojn kaj kuri nude tra publika areo. Ĝi estas formo de publika nudeco, kiu, anstataŭ ŝoki, celas amuzi eblajn spektantojn.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La agado implicas kuri nude en plenplenajn areojn (stadionoj, parkoj, placoj) dum diversaj publikaj eventoj (sportaj, sociaj, kulturaj). Ĉi tio estas farata kiel ŝerco, defio, formo de protesto, aŭ simple por esti fotita. Iafoje nudkuruloj skribas diversajn sloganojn sur siajn korpojn.
Nudkurantoj kutime kuras tra publikaj eventoj aŭ placoj por altiri atenton, ofte estante parte aŭ tute nudaj. Nudkurantoj fariĝis aparte konataj ĉe gravaj sporteventoj, ĉar ilia apero tie, danke al vivaj televidelsendoj, donis al ili atenton preter la ĉeestanta publiko ĉe la evento. Kelkaj nudkurantoj volas disvastigi politikan aŭ alian mesaĝon, dum aliaj serĉas mem-promocion, atenton aŭ provokon. Televidaj dissendantoj estas instigitaj de kelkaj gravaj sportfederacioj eviti montri nudkurantojn kiam ajn eblas por redukti la allogon de televida priraportado.[1]
Aliaj priskribas la fenomenon kiel formo de huliganismo. Notindas ke en multaj jurisdikcioj nudforkurado estas kontraŭleĝa kaj homoj okupiĝantaj pri ĉi tiu agado estas submetataj al krima proceso.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]Ĉi tiu vorto (koncepto) komencis esti uzata en sia moderna signifo ekde la 1960-aj jaroj. Tamen en la angla lingvo la signifo de to streak estis "rapide iri, hasti*.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua grava sporta evento kie aperis nudkurulo, tiel alportante la fenomenon al pli vasta atento, estis la rugbea matĉo inter Anglio kaj Francio la 20-an de aprilo 1974, ĉe la Twickenham Stadium, kie la 25-jaraĝa aŭstraliano Michael O'Brien kuris nude sur la ludejon. La posta foto, en kiu policestro Bruce Perry kovris la seksorganojn de la krimulo per sia polica kasko, fariĝis vaste konata.
Nudforkurado fariĝis pli kaj pli populara en Usono ekde la 1990-aj jaroj. Unu tradicia evento estis la "Naked Mile" en Ann Arbor, Miĉigano. Ĉiun aprilon, nudaj studentoj kuris ĉirkaŭ la kampuso de la Universitato de Miĉigano ĝis la aŭtoritatoj fermis ĝin en 2001.[2]
Nekutime granda nombro da nudkuristoj, pli ol ses, kuris trans la ludejon en Tbiliso fine de marto 2015, kaj dum kaj post la kvalifika matĉo por la Eŭropa Ĉampioneco inter Kartvelio kaj Germanio.
Nudismo kaj ekshibicio
[redakti | redakti fonton]Nudforkurado diferencas de nudismo per tio, ke ĝi kutime estas foja praktiko celanta altiri atenton, tial la elekto de plenplenaj lokoj, malgraŭ la risko esti arestitaj, dum nudistoj ĝenerale preferas esti lasitaj solaj kaj ne publikaj. Ĝia diferenco de ekshibiciismo kuŝas en la fakto, ke ĝi ne estas celita kiel seksa provoko, sed prefere kiel maniero esprimi proteston aŭ transdoni mesaĝon al preterpasantoj sur stratoj, placoj, ktp., aŭ al spektantoj en stadionoj aŭ aliaj lokoj, kie okazas sporteventoj, spektakloj, ktp.
Politika agado
[redakti | redakti fonton]Aparta utiligo de nuda (aŭ duonnuda) memmontrado estas la politika protesto. Inter tiu, populariĝis en la komenco de la 21-a jarcento la protesto per montrado de mamoj fare de virinoj. FEMEN (ruse kaj ukraine Фемен) estas feminisma virina movado fondita en Kievo, Ukrainio en 2008. La "Femen" movado difinas sin kiel movadon de radikala feminismo. "Femen" celas batali la seksindustrion, la kristanan eklezion kaj ĝian sintenon al aborto, la patriarkecan socion kaj homofobion, kaj ĉiuj formoj de seksa diskriminacion [3][4][5].
Tre ofte la mammontrantinoj riskas kondamnon fare de aŭtoritatoj aŭ eĉ de normaluloj kiuj malakceptas iliajn sintenojn. Pli malofte malakceptantoj eĉ profitas de la mammontrado; tiuokaze en kontraŭfaŝisma agado:[6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Speirs, Doug, "Jun 2018: Streakers make some events memorable for wrong reasons", 23a de Junio 2018.
- ↑ Torin Dewey The History of the Naked Mile. Arkivita el la originalo je 2018-09-16. Alirita 2025-11-28 .
- ↑ Femen wants to move from public exposure to political power (angle). Alirita 2023-06-26 .
- ↑ Ukraine's Ladies of Femen. Movements.org (2011-08-16). Arkivita el la originalo je 14a de Aprilo 2012. Alirita 2013-04-22 .
- ↑ Tayler, Jeffrey, "The Woman Behind Femen's Topless Protest Movement", The Atlantic, 13a de Marto 2013.
- ↑ La Policía detiene al presunto agresor de dos activistas de Femen durante la misa por Franco El Salto, 29 nov 2025. Alirita la 1an de decembro 2025.