Nuenen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nuenen
vilaĝo • loĝloko en Nederlando
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 28′ N, 5° 33′ O (mapo)51.4666666666675.55Koordinatoj: 51° 28′ N, 5° 33′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Nuenen (Nederlando)
Nuenen (Nederlando)
DEC
Nuenen
Nuenen
Situo de Nuenen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nuenen [+]
vdr

Nuenen (nederlanda prononco: [ˈnynə(n)]) estas urbo en la municipo Nuenen, Gerwen en Nederwetten en Nederlando. El 1883 ĝis 1885, Vincent van Gogh loĝis kaj laboris en Nuenen. En 1944, la urbo estis loko de batalo dum la Operaco Market Garden de la Dua Mondmilito. La loka dialekto estas nomata Peellands. In 2009, Nuenen havis 22 437 loĝantojn.[1]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La malnova centro de la vilaĝo Nuenen montras triangulan placon, nomitan “De Berg” (La Monto) kun fama tilio. De tie la “Bergstraat” (Montstrato), gvidas al pli granda triangula verdaĵo, “Het Park” (La Parko). Tiun ĉi oni konstruis en la 19a jarcento kaj ĉi tie oni trovas la muzikkioskon, statuon honore al Vincent van Gogh kaj monumenton kiu memorigas la Fratulinojn de l’ Amo.

Nuenen, Sint Clemenskerk.

Van Gogh Kerkje. La “Hervormde Waterstaatkerk”, (reformacia preĝejo) datiĝas de 1824. La eta preĝejo pitoreske troviĝas sub la arboj en la ombro de la Parko “Houtrijk”, malnova vilaoĝardeno. La patro de Vincent van Gogh estis pastoro ĉi tie. Vincent van Gogh plurfoje pentris la preĝejon. Nuntempe uzata por specialaj ceremonioj kaj kulturaj kunvenoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bernd Holznagel; Arnold Picot; Sebastian Deckers; Nico Grove; Marc Schramm (9a de aŭgusto 2010). Strategies for Rural Broadband: An economic and legal feasibility analysis. Springer Science & Business Media. pp. 65–. ISBN 978-3-8349-8692-4.