Saltu al enhavo

Nuklea centralo Ruppur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
nuklea centralo Ruppur
la centralo en 2024
la centralo en 2024
Situo
Geografia situo 24° 3′ 58″ N, 89° 2′ 49″ O (mapo)24.06611111111189.046944444444Koordinatoj: 24° 3′ 58″ N, 89° 2′ 49″ O (mapo)
nuklea centralo Ruppur (Bangladeŝo)
nuklea centralo Ruppur (Bangladeŝo)
DEC
Situo de la nuklea centralo Ruppur
Lando:  Bangladeŝo
Datumoj
Posedanto: ministerio pri energio de la Respubliko Bangladeŝo
Ekkonstruo: 2017
Komerca ekfunkcio: antaŭvidatas ekfunkcio en 2026
Projektofino: ankoraŭ ne antaŭvideblas
Informstato: la 3-an de majo 2026
vdr

La Nuklea Centralo Ruppur (bengale রূপপুর পারমাণবিক বিদ্যুৎ কেন্দ্র, Rūpapura pāramāṇabika bidjuṯ kēndra, angle Ruppur Rooppur Nuclear Power Plant) estas la unua nuklea centralo en Bangladeŝo. Ĝi estis konstruita ekde 2017 kaj antaŭvidatas ĝia ekfunkcio en 2026. La konstruejo situas ĉe la norda bordo de la rivero Padmo, la teritorio apartenas al la bangladeŝa regiono Raĝŝaho, kaj situas pli-malpli 160 kilometrojn nordokcidente de Dako. La konstruadon realigas la korporacio Rosatom el Rusio. Interalie la neregistara organizaĵo Travideblo Internacia jam en decembro 2015 esprimis zorgojn pri la teknika sekureco, ĉar centralo de la planata tipo de la korporacio Rosatom ĝenerale konsideriĝas nesekuraj.[1] La 28-an de aprilo 2026 komenciĝis ŝarĝado de nuklea fuelo je la nuklea centralo, do la teknika ekfunkcio pliproksimiĝas.

la komplekso dumnokte, en julio 2023
la malvarmigaj turoj en julio 2024

Ekonomio

La nuklea centralo fine estu pova je sume 2,4 gigavatoj. La projekto kostas 12,65 miliardojn da usonaj dolaroj, el kiuj 90% estis pruntedonitaj de la rusia registaro por garantii produktadon de malmultekosta energio surbaze de modelo konstruado-posedado-operaciado. La unua el du elektrogeneratoraj blokoj laŭplane ekfunkciu en 2026. Rusio liveros nuklean fuelon por ilia funkciado. Ĝi konsentis ankaŭ trejni lokajn fakulojn kaj repreni nukleajn rubojn por posta pritraktado.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. artikolo TIB concerned over Rooppur nuke plant’s safety en la gazeto The Daily Star de la 28-a de decembro 2015 (angle)
  2. Rezwan (2021-12-02). Rooppur: Eta Rusio en Bangladeŝo (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 2023-08-27. Alirita 2023-10-31 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]