Nuklea magneta resonanco
Nuklea magneta resonanco (mallongigo NMR ankaŭ de la koncerna angla termino nuclear magnetic resonance), estas fizika efiko, en kiu la nukleoj kaŭ atomkernoj de materiala specimeno sorbas kaj elsendas alternan elektromagnetan radiadon en konstanta magneta kampo. Nuklea magneta resonanco estas la bazo kaj de nuklea magneta resonanca spektroskopio (NMR-spektroskopio), unu el la normaj metodoj por esplori la strukturon de organikaj molekuloj en likvaĵoj kaj la translacian dinamikon (difuzon) de molekuloj kaj jonoj en likvaĵoj kaj solidoj, kaj de magneta resonanca bildigo aŭ magneta resonanca tomografio (alilingve ekzemple angle magnetic resonance imaging, MRI, aŭ germane Magnetresonanztomographie, MRT) por medicina diagnozo.
Nuklea magneta resonanco baziĝas sur la Larmora precesio (en vikidatumoj, nomata laŭ la irlanda fizikisto Joseph Larmor, 1857-1942) de la nuklea spino ĉirkaŭ la akso de konstanta magneta kampo. Per elsendo aŭ sorbado de alternaj magnetaj kampoj, kiuj estas en resonanco kun Larmora precesio, nukleoj ŝanĝas la orientiĝon de sia spino relative al la magneta kampo. Se la elsendita alterna kampo estas observata per antena bobeno, ĝi ankaŭ estas nomata nuklea indukto. La sorbado de surradiita alterna kampo estas observata surbaze de la energitransdono al la nukleaj spinoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Kernspinresonanz germane.