Nukleozido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nitrogena bazo Ribonukleozido Deokso-ribonucleozido
Kemia strukturo de adenino
Adenino
Kemia strukturo de adenozino
Adenozino
A
Kemia strukturo de deoksoadenozino
Deokso-adenozino
dA
Kemia strukturo de guanino
Guanino
Kemia strukturo de guanozino
Guanozino
G
Kemia strukturo de deoksoguanozino
Deokso-guanozino
dG
Kemia strukturo de timino
Timino
Kemia strukturo de 5-metilluridino
5-Metil-uridino
m5U
Kemia strukturo de timidino
Timidino
dT
Kemia strukturo de uracilo
Uracilo
Kemia strukturo de uridino
Uridino
U
Kemia strukturo de deoksouridino
Deokso-uridino
dU
Kemia strukturo de citozino
Citozino
Kemia strukturo de citidino
Citidino
C
Kemia strukturo de deoksocitidino
Deokso-citidino
dC

Nukleozidoj estas glukozilaminoj kiuj agas kiel nukleotidoj sen la fosfata grupo. Nukleozido konsistas je unu nitrogena bazo kaj kvinkarbona sukero (aŭ ribozo aŭ deokso-ribozo), tamen, nukleotido komponiĝas je unu nitrogena bazo, unu kvinkarbona sukero kaj unu aŭ pli da fosfataj grupoj. En nukleozido, la bazo konektiĝas al aŭ ribozo aŭ deokso-ribozo pere de beta-glukoza ligilo. Ekzemploj de nukleozidoj estas citidino, uridino, adenozino, guanozino, timidino kaj inozino.

Biologiaj funkcioj[redakti | redakti fonton]

Dum nukleozido estas nukleobazo ligita al sukero, nukleotido komponatas je unu nukleozido kaj unu aŭ pli fosfataj grupoj. Tiamanier ke, nukleozidoj povas fosforiĝi per specifaj kinazoj[1] en la ĉelo sur la grupo de la primara alkoholo de la sukero (-CH2-OH) por estigi nukleotidojn. Nukleotidoj estas la molekulaj konstrublokoj de la DNA kaj RNA.

Nukleozidoj estas produktataj aparte en la hepato, sed ili pli abunde proviziĝas per ingestado aŭ digestado de nukleataj acidoj en la dieto, per kio la nukleotidazoj[2] rompas la nukleotidojn (tian kian la timidinan monofosfaton) en nukleozidojn (tian kian timidinon) kaj fosfaton.

Uzo en medicino kaj teknologio[redakti | redakti fonton]

En Medicino, pluraj nukleozidaj analogaĵoj uzatas kiel anti-virusaj anti-kanceraj agentoj. La virusa polimerazo enkorpigas tiujn kombinaĵojn al ne-kanonikaj bazoj. Ĉi-komponaĵoj aktiviĝas en la ĉeloj per respektiva konvertado al nukleotidoj. Ili administriĝas kiel nukleozidoj ĉar ŝarĝitaj nukleotidoj ne facile sukcesas trapenetri ĉelmembranojn.

En molekula biologio, ekzistas pluraj analogaĵoj de la sukerstrukturo. Pro la malalta stabileco de la RNA, kiuj inklinas al hidrolizo, pluraj pli stabilaj alternativaj nukleozidaj/nukleotidaj analogaĵoj, kiu korekte ligiĝas al RNA, estas uzataj. Tio estiĝas per uzo de malsamaj sukerstrukturoj. Ĉi-analogaĵoj inkludas blokitajn nukleatajn acidojn, morfolinon kaj peptidajn nukleatajn acidojn.

Sinsekve, dudeokso-nukleotidoj estas uzataj. Ĉi-nukleotidoj posedas ne-kanonikan sukeron deokso-ribozan, kies strukturo malhavas hidroksilan grupon en la 3-a karbonatomo (kiu akceptas fosfaton). Do, ĝi ne sukcesas ligiĝi al la proksima bazo finante la ĉenon, pro tio ke DNA polimerazoj ne sukcesas distingi inter ĝi kaj regula deokso-ribo-nukleotido.

La strukturaj elementoj de la nukleozidoj kaj la fosfata grupo kun nukleotidoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kinazo estas enzimo kiu katalizas la translokigon de fosfataj grupoj ekde altenergiaj fosfato-donaj molekuloj al specigaj substratoj.
  2. Nukleotidazo estas hidroliza enzimo kiu katalizas la hidrolizon de unu nukleotido en nukleozidon kaj fosfaton.