Nulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
0 redirektas ĉi-tien. Estas artikolo pri jaro 0.

Nulo estas la nombro kiu antaŭas la nombron unu. Ĝia simbolo en la matematiko estas 0. Ĝi estas signo por malpleneco.

La nulo povas esti nombro aŭ cifero. Kiel cifero, on distingu la nulon de la dekuma sistemo kaj la nulojn de alternativaj poziciaj sistemoj, kiel la duuma sistemo aŭ la deksesuma sistemo.

En la matematiko[redakti | redakti fonton]

Nulo estas la entjero inter minus unu kaj unu. Oni povas aŭ ne povas kalkuli ĝin kiel natura nombro, depende de la difino de la naturaj nombroj.

0 estas la nombro de elementoj en malplena aro. En kelkaj aksiomaj sistemoj surbaze de la arteorio, 0 estas difinita kiel la malplena aro.

0 ne estas primo.

laŭ skribo[redakti | redakti fonton]

Ĉina skribo: 零

Historio[redakti | redakti fonton]

La praktika uzo de la 0 komenciĝis relative malfrue. Kiel cifero, ĝi unue aperis ĉirkaŭ 300 a.K. ĉe la Babilonoj. Kiel nombro, ĝi nur poste aperis ĉe la hindaj matematikistoj, kaj la unua vera studo pri ĝi estis verkita de Brahmagupta en 628.

Tipografio[redakti | redakti fonton]

Ofte estas problemo distingi nulon de litero "O". Tia distingo precipe gravas en komputiloj, kie uzo de la malĝusta signo povas kaŭzi neuzeblajn datenojn. Historie oni provis distingi per oblikva streko tra la cirklo, sed ne estis interkonsento, ĉu la strekon havu la litero aŭ la cifero. En tiparoj kun varia signo-larĝo la nulo kutime estas multe malpli larĝa ol litero "O". En egal-larĝaj tiparoj oni emas igi la nulon iom pli anguleca ol la literon.



Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]