Numero Unu (Star Trek)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Numero Unu" (Number One) estas fikcia gravulo kiu, en la originala provepizodo de Star Trek, en "The Cage" estis la mistera intelektema duonkomandanto de Enterprise servanta sub Kapitano Christopher Pike. Ŝi plenumas la saman rolon por Pike kiel Spock poste faras sub Kapitano Kirk.[1]

La rolulo estis ludita de Majel Barrett. Ĝis nun la gravulo aperis nur en la unigita piloto kaj en la bildoj uzata en "The Menagerie". En 2019, Numero Unu aperos en la dua sezono de serio Star Trek: Discovery, ludita de Rebecca Romijn.

Polemiko[redakti | redakti fonton]

Dum la disvolviĝo de la unua provepizodo de Star Trek: La originala serio ("The Cage "), Gene Roddenberry skribis la parton de Nombro Unu specife por Barrett, tiam sia amantino. [2][3] Estis malvolo el ĉefoj de NBC por akcepti aktorinon kiu tiam estis preskaŭ nekonata.[4]

Laŭ Roddenberry kaj Stephen Whitfield, la elstaraĵo de virino inter la anaro de stratŝipo estis unu el la tialoj kial la originala provepizodo de Star Trek estis malakceptita de NBC, kiu, pensis ke virina altrangulo estos malakceptita de aŭdiencoj.[5] kvankam Roddenberry sugestis ke tiamaj virinoj malfacile akceptos ŝin.[6][7]

Plenuma produktanto Herbert Franklin Solow provis konviki NBC-estrojn pri la ideo ke freŝa vizaĝo alportus kredindecon, sed ili konsciis, ke ŝi estas la amatino de Roddenberry. Malgraŭ tio, ili konsentis pri ŝia dispozicio, ne dezirante renversi Roddenberry'n ĉe ĉi tiu punkto en la produktado.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (21 August 2008) “Women, "Star Trek," and the early development of fannish vidding” 1. doi:10.3983/twc.2008.0044. 
  2. Cushman & Osborn (2013): p. 52
  3. Alexander (1995): p. 210
  4. 4,0 4,1 Cushman & Osborn (2013): p. 53
  5. Daniel Bernardi. (1998) Star Trek and History: Race-Ing Toward a White Future. Rutgers University Press. Aprilo 2017
  6. Wildermuth, Mark E.. (2014) Gender, Science Fiction Television, and the American Security State: 1958-Present (angle). Springer. ISBN 9781137408891.
  7. Foster, Amy E.. Integrating Women into the Astronaut Corps: Politics and Logistics at NASA, 1972–2004 (angle). JHU Press. ISBN 9781421403946.