Numidedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Numidedo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Numidedoj
Kaskonumido (Numida meleagris)
Kaskonumido (Numida meleagris)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Numidedoj Numididae
Subfamilio: Numidenoj
Genro: Tetraophasis
(de Sélys Longchamps, 1842)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Numidedoj (Numididae) estas familio de birdoj de la ordo Kokoformaj, kvankam kelkaj fakuloj (ekzemple la American Ornithologists' Union) inkludas la numidojn kiel subfamilio, NumidinaeNumidenoj, de la familio Fazanedoj. La numidoj estas indiĝenaj de Afriko, sed la Kaskonumido estis enhejmigita, kaj tiele kaj sovaĝiĝintaj kaj natur-tipaj birdoj estis enmetitaj aliloke.

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

Tio estas listo de numidaj specioj, prezentita en taksonomia ordo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu familio de insekto- kaj semo-manĝantaj, grundo-nestumantaj birdoj similas al perdrikoj, sed kun kapoj sen plumoj, kvankam ambaŭ membroj de la genro Guttera havas distingan nigran kreston, kaj la Vulturnumido havas lanugan brunan makulareon ĉe nuko. Plej specioj de numidoj havas malhelgrizan aŭ nigrecan plumaron kun densaj blankaj punktoj, sed ambaŭ membroj de la genro Agelastes ne havas punktojn (same kie kelkaj aldomigitaj variantoj de la Kaskonumido). Dum kelkaj specioj estas relative bone konataj, la Plumonumido kaj la du membroj de la genro Agelastes restas relative malmulte konataj. Tiuj grandaj birdoj estas 40–71 cm longaj, kaj pezas 700–1600 g.

Kutimaro kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

La specioj el kiuj venas la informo estas normale monogamaj, kaj pariĝas porvive; tamen oni registris eventualajn esceptojn ĉe la Kaskonumido.[1] Ĉiuj numidoj estas sociemaj, kaj tipe vivas en malgrandaj grupoj.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Numidas specioj troviĝas tra sub-Sahara Afriko, kelkaj preskaŭ en la tuta teritorio, aliaj pli surloke, kiaj la Plumnumido en okcident-centra Afriko kaj la Vulturnumido en nordorienta Afriko. Ili loĝas en duonmalfermaj habitatoj kiaj savanoj aŭ duondezertoj, dum kelkaj, kiaj la Nigra numido, ĉefe loĝas en arbaroj.

La Kaskonumido estis aldomigita kaj enmetita for de sia natura teritorio, ekzemple en suda Francio (kie ili estas konataj kiel pintade), Karibio, Usono kaj Barato, kie ĝi estas bredata por manĝo.

Bredata numido[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bredata numido.

Numidoj havas longan historion de aldomigo, ĉefe ĉe la Kaskonumido; en Unuiĝinta Reĝlando ili estas konataj kiel "gvinekokoj". La junuloj (nome "keets" angle) estas tre malgrandaj naske. Tiuj numididoj estas tenitaj en granda skatolo en de la hejmo ĝis ili estas ĉirkaŭ sessemajnaĝaj, antaŭ esti movitaj al pli taŭga bredejo. Ili manĝas pedikojn, vermojn, formikojn, araneojn, herbosemojn, kaj iksodojn kiam ili liberas, aŭ ili povas manĝi kokajn ŝelerojn (nome tipo de komerca birdomanĝo) kaze de esti enmetitaj en kaĝoj. La kuirita viando de numido similas al tiu de kono laŭ teksturo, kun gusto inter koko kaj meleagro. Ties viando estis komparita ankaŭ al tiu de fazano, nur kaze de pli sustancaj. La numido estas konsiderata malhela viando, kio faras ĝin alloga por gustoriĉaj pladoj.[2] Numidoj estas foje uztaj ankaŭ por kontroli iksodojn.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Madge and McGowan, Pheasants, Partridges and Grouse. ISBN 0-7136-3966-0
  • Martínez, I. (1994). "Family Numididae (Guineafowl)", p. 554–570 in; del Hoyo, J., Elliott, A. & Sargatal, J. eds. Handbook of the Birds of the World, Vol. 2. New World Vultures to Guineafowl. Lynx Edicions, Barcelono. ISBN 84-87334-15-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]