Nuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Naunet kaj Nun

Nun aŭ esperantige kiel Nuno estas la «praoceano» en la egipta mitologio, komuna elemento en ĉiuj kosmogonioj de la Antikva Egiptio. La termino Nun estas tiu uzata en la malfrua periodo, la plej arkaika formo estas Nuu.

Nun estas konsiderata bonfara dio, kelkfoje reprezentita kun homa formo aŭ kun kapo de rano (Hermopolo) kronata kun du altaj plumoj aŭ kun sia hieroglifa nomo surkape.

Nun estis komprenata kiel "koncepto"; estas la komuna komenco en ĉiuj kosmogonioj, la unua abstrakta substano, la kaosa elemento kiu enhavas la potencialon de la vivo, simboligita kiel kaosaj praakvoj kiuj krovis la tutan universon.

En la komenco, antaŭ la kreado, nur ekzistis Nun (sed ĝi «ne ekzistas»), estas senviva oceano, senlima, cirkaŭata de plena mallumo, kiu ne estas la nokto, ĉar ĝi ankoraŭ ne estis kreita. La egiptaj sacerdotoj por priskribi tiun ĉi staton, nombris tiun senekzistan.

El Nun estiĝas spontane la vivo kiel demiurgo kiu nur pensas. Sekve la demiurgo ekparolas kaj disiĝas de la Nun kiu konvertiĝas en la «praoceano». Ankoraŭ ĝi ne ekzistas kaj sekve, ne povas vidi tion kio okazas. Tiam la Demiurgo komentas al Nun la okazantaĵoj; la rakonto de la Demiurgo okazigante la respondon kaj la vekiĝon de la Nun, estas la origino de la parolo kaj la dialogo.

En tiu momento la Demiurgo moviĝas kaj estas la komenco de la Kreado. Ĉar la Demiurgo kaj la Nun vere ne estis parto de la Kreado.

Oni kredis ke, post la kreado, la akvoj de Nun ĉirkaŭis la Teron, kaj Nun iĝis la respondeculo je la jara inundo de Nilo, kaj de la subteraj akvoj kiuj difinis la limojn inter la mondo de vivintoj kaj tiu de la mortintoj.

Nun, kiel diigita koncepto posedas spiriton kiu estas la Suno.

Kulto[redakti | redakti fonton]

Nun, kiel praelemento neniam havis adorejojn nek festoj estis celebritaj je ĝia honoro. La sanktaj lagoj de la teologiaj centroj estis la bildo de tiu ĉi praa oceano kaj la loko kie ritoj estis celebritaj pere de simbolaj lavadoj.

Nun estas bildigita en preskaŭ ĉiuj egiptaj sanktejoj, sur la muroj de la temploj. En tomboj kaj papirusoj ĝi aperas tre ofte, identigita kun unu el la noktaj horoj.