Nupto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geedziĝringetoj
Civila geedziĝo en Germanujo
Parsia geedziĝo komence de la 20-a jarcento
Nupto de Mathieu Chantelois kaj Marcelo Gomez

En la plej multaj socioj, geedzeco komenciĝas per geedziĝa ceremonio kaj/aŭ festo. La maniero de la ceremonio kaj festo dependas de la socio. En modernaj socioj kutime ekzistas kaj religiaj kaj ŝtataj ceremonioj. Depende de la religieco de la paro kaj de la ŝtataj leĝoj, oni faras aŭ ambaŭ ceremoniojn aŭ nur unu el ili. La ŝtata ceremonio kaj registrado de la geedziĝo ankaŭ nomiĝas "civila geedziĝo". En Okcidentaj landoj oni kutime festas kun la familio kaj amikoj post unu el la du ceremonioj.

La vorto geedziĝo rilatas al la tuta ceremoniaro kaj festado kiu kondukas al la stato de geedzeco. Ĉe samseksaj paroj oni parolas pri "edziĝo" aŭ "edziniĝo" anstataŭ pri "geedziĝo" (en la ŝtatoj kie eblas samseksa edz(in)eco). En landoj, kie ekzistas registritaj partnerecoj, ofte ekzistas ceremonio kaj festo rilata al tiu registriĝo, kiu ofte imitas aŭ iugrade similas al tradicia geedziĝo.

Lingva noto

Apud la esprimoj "geedziĝo", "geedziĝa ceremonio" kaj "geedziĝa festo", ekzistas ankaŭ la malpli ofte uzata novradiko "nupto", kies plej ofta signifo estas "geedziĝa ceremonio aŭ festo", sed kiu ankaŭ povas senŝanĝe esti uzata por ceremonioj kaj festoj kondukantaj al samseksa edz(in)eco aŭ registrita partnereco.

Nupto estas ceremonio kaj festo, per kiu du (aŭ pli da) homoj (plej ofte fianĉo kaj fianĉino) publike celebras sian intencon pri vivkomuneco (plej ofte geedziĝo). Plej ofte la nupton sekvas pli ampleksa nuptofesto.

Terminoj

La vorto nupto estas sinonimo, ne nur beletra, de geedziĝoedz(in)iĝo. La vorto ankaŭ indikas la oficialan vivligitecon inter samseksaj paroj, kiujn en kelkaj landoj oni jure same sankcias. La Nederlanda Remonstranta eklezio estis, kiom sciate, la unua kristana eklezio en la mondo, kiu oficiale rekonis samseksajn nuptojn. Pluraj aliaj eklezioj sekvis.

Solula festo

Antaŭ geedziĝo ofte okazas festado en malsamaj grupoj, konata kiel la antaŭgeedziĝa festo aŭ "solula festo": por ĉiu el la partneroj aparta festo kune kun ties plej intimaj amikoj. Kelkfoje dum tia "solula festo" (tiel-dire pro-ŝerce) oni klopodas por intence ebriigi la novedzon.

Geedziĝo de principios de jarcento jarcento (1935). Barcelono, Hispanio

Kristana geedziĝo

En katolika kaj ortodoksa kristanismo geedziĝo estas sakramento (protestantismo ne havas la nocion sakramenton, aŭ maksimume por la bapto kaj la Manĝo de la Sinjoro (eŭĥaristio).): Dio unuigas unu viron kaj unu virinon kiel edzon kaj edzinon por fondi familion, doninte gracon sufiĉan. En katolikismo, la unuigo estas ĝis morto. Por validigi la sakramenton, viro kaj virino (fraŭlo kaj fraŭlino) devas mature, volonte kaj libere konsenti al la geedziĝo kaj plenumi ĝin per seksumado.

De post 1930 multaj protestantaj eklezioj evoluas al praktika tolero de eksgeedziĝo. En katolikismo eksgeedziĝo daŭre ne eblas.

Proverbo

Ekzistas proverbo pri nupto

  • Citaĵo
     Unue la nupto kaj poste volupto. 

Bildaro

Vidu ankaŭ