Mielmonato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nuptoveturo)
Ĵusaj geedzoj enaviadilante por sia mielmonato, Montrealo, 1946

Mielmonato (se pli mallonga nuptoveturo) estas metaforo tradicie uzata por ferio eksterordinare uzata fare de ĵusaj geedzoj por celebri sian geedziĝon private kaj intime. Nuntempe, mielmonatoj estas ofte celebrataj en destinaĵoj konsiderataj ekzotaj kaj/aŭ romantikaj.

Ĝi estus la lasta epizodo de longa serio de agoj rilate al nupto, komponita el fianĉiĝo, (ge)edziĝo-propono, nuptopreparo, fraŭlec-adiaŭo ktp. Parizo, Venecio, Kankuno, Maldivoj, Lasvegaso estastipaj kaj kutimaj celoj de mielmonatoj.

Estas multaj vortoj de simila signifo en aliaj lingvoj. La sinhala formo tradukeblas el "Madhu Samaja" (මධු සමය). La franca formo tradukeblas kiel "mielluno" (lune de miel), same kiel la hispana (luna de miel), rumana (luna de miere), portugala (lua de mel) kaj itala (luna di miele). La kimra vorto por mielmonato estas mis mêl, kiu signifas "mielmonato", kaj simile ĉe la ukraina (медовий місяць), pola (miesiąc miodowy), rusa (медовый месяц), araba (شهر العسل Arkivigite je 2015-10-05 per la retarkivo Wayback Machine ŝahr el 'assal), greka (μήνας του μέλιτος) kaj hebrea (ירח דבש jeraĉ d'vaŝ). (Kurioze Jeraĉ estas uzata por monato, pli ol la plej ofta Ĉodeŝ. Jeraĉ estas rilata al la vorto Jare'aĉ por luno kaj ambaŭ vortoj estas literumitaj simile: ירח.) La persa vorto estas ماه عسل māh-e asal kiu signifas kaj "mielluno" kaj "mielmonato" (māh en persa signifas kaj luno kaj monato). Samo aplikeblas al la vorto aj en la turka, nome balayı. En Hungara lingvo ĝi estas nomata "mielsemajnoj" (mézeshetek). Simile, la tamila vorto por mielmonato estas தேனிலவு (thaen nilavu), el kio thaen estus 'mielo' kaj nilavu 'luno', kaj la maratha vorto por mielmonato estas मधुचंद्र (madhuchandra) el kio Madhu estus 'mielo' kaj chandra 'luno', dum en bangla ('Bengala') lingvo, ĝi estas referencata kiel মধুচন্দ্রিমা (modhuchondrima) el kio modhu 'mielo kaj chondrima 'luno'. En Hindia सुहागरात (suhaagraat) kaj en panxaba mielmonato estas ankaŭ nomita ਸੁਹਾਗਰਾਤ (suhaagraat). En nepala ĝi estas Madhumas.