Nursultan Nazarbajev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nursultan Ebiŝuli Nasarbajev
en septembro 2007
en septembro 2007
Persona informo
Нұрсұлтан Әбішұлы Назарбаев
Нурсултан Абишевич Назарбаев
Naskiĝo la  6-an de julio 1940(nun 1940-07-06) (do nun 83-jara)
en Ushqonyr
Religio sunaismoateismo vd
Lingvoj kazaĥarusa vd
Ŝtataneco KazaĥioSovetunio vd
Partio Nur Otan
Subskribo Nursultan Nazarbajev
Familio
Gefratoj Bolat Nazarbayev vd
Edz(in)o Sara Nazarbajeva vd
Infanoj Dariga Nazarbayeva • Dinara Nazarbayeva • Aliya Nazarbayeva vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Laborkampo politiko vd
En TTT Oficiala retejo vd
prezidanto de Kazaĥio
Dum 1991
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nursultan Ebiŝuli NAZARBAJEV (kazaĥe en cirila alfabeto Нұрсұлтан Әбішұлы Назарбаев, latinliterigita Nursultan Äbişulı Nazarbaev; en rusa formo Нурсултан Абишевич Назарбаев [Nursultan Abiŝeviĉ Nasarbajev] estas kazaĥa politikisto naskiĝinta la  6-an de julio 1940(nun 1940-07-06), do nun 83-jara. De la 22-a de junio 1989 ĝis la 28-a de aŭgusto li estis ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Kazaĥa SSR, ekde la 24-a de aprilo 1990 estis prezidanto de la Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko kaj post la disfalo de la ŝtatego Sovetunio ekde la 1-a de decembro 1991 estas prezidanto de la sendependiĝinta Respubliko Kazaĥio. Li estas gvidanto de la politika partio Nur Otan.

Vivo

Nazarbajev en la KSŜ-pintkunveno de 2008 kun Dmitrij Medvedev

Nazarbajev unue estis gvidanto de la ministra konsilio de la Kazaĥa SSR kaj de la 22-a de junio 1989 ĝis la 28-a de aŭgusto li estis ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Kazaĥa SSR. La 24-a de aprilo 1990 la supera soveto de Kazaĥa SSR, la respublika parlamento, elektis lin prezidanto de la Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko. Post la disfalo de Sovetunio li la 1-an de decembro 1991 transprenis la nomon de prezidanto de la sendependiĝinta Respubliko Kazaĥio kaj konfirmis sin por plia oficperiodo de kvin jaroj. Sekve li reelektiĝis la 29-an de aprilo 1995 - 95 procentoj de la voĉdonrajtaj civitanoj tiam balotis por li. La potenco de la prezidanto per nova kazaĥia konstitucio de septembro 2005 estis plialtigita malfavore al la parlamento. La nacia parlamento en aŭtuno 1998 ŝanĝis la prezidantan oficperiodon de kvin al sep jaroj. La unuan sepjaran oficperiodon Nursultan Nazarbajev komencis en januaro 1999 - ĉi-foje pli ol 80 procentoj de la voĉdonrajtaj civitanoj balotis por li. Plian fojon li en decembro 2005 konfirmiĝis per 91 procentoj de la civitanaj voĉoj.[1] En junio 2010 la parlamento donis al li la titolon Ұлт Лидері [Ult Lideri] - "gvidanto de la nacio". Samtempe li kaj liaj proksimaj familianoj ricevis dumvivan protekton kontraŭ jura persekuto kaj la ebleco publike kritiki la ŝtatestron estis forte limigita.[2]

la politikisto en 2006 kun la tiutempa usona prezidanto George W. Bush

Nazarbajev en sia eksterlanda politiko provas balanci kunlaboron kun okcidenta Eŭropo kaj Nordameriko unuflanke kaj kun Rusio aliflanke. La okcidentaj ŝtatoj kondutas al li kunlaboreme pro la grandaj gasaj kaj petrolaj provizoj de Kazaĥio. Usonaj firmaoj ricevis koncesiojn ekspluati grandajn petrolprovizejojn de la lando. La interna politiko de la prezidanto similas al tiu de Rusio: li provas evoluigi la ekonomion - politikaj reformoj havas malprioritaton. La reĝimo preme kontraŭas opoziciulojn kaj politikajn kontraŭulojn, la amaskomunikiloj estas forte kontrolataj kaj grandparte estas regataj fare de la prezidanta filino Dariga Nazarbajeva.

Iniciate de Nursultan Nazarbajev la ĉefurbo de Kazaĥio estis translokita de Almato al Astano.

La prezidanto estas edziĝinta al Sara Nazarbajeva kaj la paro havas tri filinojn. La familio estas sunaismaj islamanoj.

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. germanlingva artikolo "Nasarbajew darf so lange regieren, wie er will" ("Nazarbajev rajtas tiom longe regi kiom li volas") en la reta eldono de la gazeto Die Welt, la 18-an de majo 2007
  2. germanlingva artikolo "Kasachische Pirouetten" ("kazaĥaj piruetoj") en la reta eldono de la svisa gazeto NNZ