Nyírmártonfalva

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nyírmártonfalva (njIrmArtonfalva) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono Hajdúhadház. La nomo signifas vilaĝo-de-betulo-Marteno.

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, fine de etfervojo el Debrecen, Vámospércs estas proksime.

En la apudaĵo 2 vilaĝoj estis, kiuj senhomiĝis en la 16-a j.c. La kampoj apartenis al Stefano Bocskay, kiu plantis kverkoarbaron. En la 18-a j.c. loĝantoj el Nyírmihálydi elhakis iom da arboj, sur senarbarejo nova setlejo ekburĝonis. Poste por la lignoj oni konstruis etfervojon.

En la arbaro vivas damcervo, apro, kapreolo, leporo, fazano, perdriko, sovaĝkato, sciuro. Vidindaĵoj estas ruinaĵo de mezepoka preĝejo, kalvinana kaj grek-katolika preĝejoj, sonorilstablo, nobeldomo de Vay.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, poŝto, kuracejo, sportejo.