Nyírparasznya

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nyírparasznya [njIrparasnja] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en subregiono de Mátészalka. Nyír signifas: betulo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Nyírparasznya situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Mátészalka troviĝas 11, Vásárosnamény 15, Baktalórántháza 18, Fehérgyarmat 23, Nyírbátor 28, Nyíregyháza 53 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko, baldaŭe slavoj kaj avaroj vivis tie. La unua mencio devenis en 1336 laŭ tiama hungara ortografio "Paraznya". La vilaĝo en la 17-a jarcento apartenis al fortikaĵo de Szatmár. En 1945 oni disdonis parcelojn el la grandbieno al la malriĉaj vilaĝanoj. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, poŝto, kuracejo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Nyírparasznya naskiĝis inĝeniero István Páczelt.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • hungara Vikipedio
  • Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
  • w.gyaloglo.hu
  • w.iranymagyarorszag.hu
  • w.nyirparasznya.hu