Saltu al enhavo

Nyborg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nyborg
urbo
komunumo de Danio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Danio
Regiono Fyn
Poŝtkodo 5800
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Kenneth Muhs
Demografio
Loĝantaro 31 886  (2016) [+]
Loĝdenso 115 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 20′ N, 10° 45′ O (mapo)55.333310.75Koordinatoj: 55° 20′ N, 10° 45′ O (mapo)
Alto 23 m [+]
Areo 276,8 km² (27 680 ha)
Nyborg (Suda Danio)
Nyborg (Suda Danio)
DEC
Situo de Nyborg
Nyborg (Danio)
Nyborg (Danio)
DEC
Situo de Nyborg

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nyborg Kommune [+]
vdr

Nyborg (laŭvorte "nova fortikaĵo") estas dana haven-urbo ĉe la orienta marbordo de la insulo Fyn kun 31 009 loĝantoj (2008).

Kun pli ol 700-jara historio ĝi estas unu el la plej malnovaj urboj de Danio. La unuaj historiaj mencioj pri la urbo devenas de la jaro 1193, kiam oni konstruis la kastelon (starantan ĝis hodiaŭ - vidu la suban foton). Ĝi havas urborajtojn ekde la jaro 1202. En la 17-a jarcento Nyborg estis krom Kopenhago kaj Fredericia unu el la 3 plej grandaj fortresoj en Danio. En la jaro 1659 la fortreso sukcese defendis sin dum la sveda sieĝo danke al nederlanda helpo de admiralo Michiel de Ruyter.

Apud Nyborg situas la Granda Belto-ponto (vidu la suban foton) kiu kunligas la insulon Fyn / Fueno kun la insulo Sjælland / Zelando.

Laŭ Enciklopedio de Esperanto Nyborg estas naskiĝloko de Paul Neergard.

Partnera urbo

[redakti | redakti fonton]

La urba komunumo Nyborg finis sian kunlaboron kun siaj iamaj ĝemelurboj Norvegio Sandnes, Svedio Mariestad kaj Finnlando Perniö en 2008.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]