O´Funk´illo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andreas Lutz (maldekstre) kaj Pepe Bao (dekstre) en 2014.

O'Funk'illo estas muzik-grupo de Sevilo, Hispanio, de funko ("Funky andaluz embrutessío" (andaluza brutaĉa funko) laŭ la membroj mem de la grupo). Ĝia nomo devenas el la mikso de tipa andaluza esprimo "ojú killo" [oĤU KIjo] kun funko, ĉefa stilo de la bando. Krom funko, O'Funk'Illo montras grandan varion de stiloj en siaj komponoj, el metal-roko al flamenko kaj regeo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

La grupo plifirmigis sian sukceson en festivaloj kiel Viña Rock kaj Espárrago Rock inter multaj aliaj soloaj koncertoj. La kantisto ĉiam uzis andaluzan parolmanieron en la kantoj. Finfine, en februaro 2006, pro malkonsentoj inter la membroj de la bando, la grupo dissolviĝis. Restis kunposedantoj de la rajtoj de la grupo Pepe Bao kaj Andreas Lutz, la nomo O'Funk'illo ne rajtas plu uziĝi kaj la grupo mem dissolviĝis oficiale. Spite tion, la ceteraj komponantoj decidis pluturnei uzante la nomon "P'al Keli: tributo a O'Funk'illo". Tiel ili koncertis ekde 2006 ĝis 2008 kun Athanai kiel kantisto en unu sezono kaj Manuel Angel Mart de Estirpe, sed ili ne publikigis pliajn diskojn.

Komponantoj[redakti | redakti fonton]

  • Andreas Lutz (kantisto) (1997-2006) (2010-aktualo)
  • Pepe Bao (baso) (1997-2006) (2010-aktualo)
  • Javi Lynch Marssiano (gitaro) (1997-2006) (2010-aktualo)

Iamaj[redakti | redakti fonton]

  • Joaquín Migallón (drumoj) (1997-2006) (2010-2011)
  • Rafa Kas (gitaro) (2011-2014)

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • O'Funk'illo (2000). Produktorita de Nigel Walker.
  • En el Planeta Aseituna (2003). Produktorita de O'Funk'illo.
  • No te cabe na' (2005). Produktorita de O'Funk'illo.
  • Sesión Golfa (2011). Produktorita de O'Funk'illo kaj Álvaro Gandul.
  • 5mentario (2014). Produktorita de O'Funk'illo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]