Oĉakovka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oĉakovka
rivero
Bazaj informoj
Longeco 10 km
Fluo
Geografio
Landoj Rusio
Regionoj Moskvo
vdr

Oĉakovka (ruse Оча́ковка) estas eta rivero en sud-okcidenta parto de Moskvo, maldekstra alfluanto de Ramenka. Ĝia longo estas preskaŭ 10 km, inter ili 7,4 km surtere. Akvokolekta areo estas 29,3 kv.km.

La rivero ricevis sian nomon de loĝloko Oĉakovo.

Oĉakovka komenciĝas sur deklivoj de altaĵo Tjoplij Stan en Troparjova parko (proksime al metrostacio Tjoplij Stan). Ĝi fluas tra la distriktoj Tjoplij Stan, Troparjovo-Nikulino, Oĉakovo-Matvejevskoje, Ramenki, enfluante en Ramenka apud Miĉurin-avenuo. Malgraŭ ĝi estas nur alfluanto, ĝi fakte estas pli granda ol Ramenka; tial antaŭe ĝi estis konsiderata kiel alfluanto de Setunjo.

Oĉakovka estas serioze malpurigita.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]