Oŭzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oŭzouzoo (ούζο) estas nacia alkoholaĵo el Grekio.

Ĝi estas alkohola trinkaĵo kun forta gusto de anizo kaj la enhavo de alkoholo estas ĉ. 37,5-44%. La trinkaĵo estas senkolora kaj travidebla kiel akvo, sed sub certaj cirkonstancoj ĝi povas fariĝi iom malklara, ekzemple en malvarma ĉirkaŭaĵo aŭ kiam oni aldonas akvon al ĝi.

La ĉefingrediencoj de uzoo estas anizo, akvo kaj vinberoj. La greka insulo Lesbos estas konsiderata kiel unu el la plej bonaj regionoj por la produktado de uzoo.

Uzoo multe similas al rako, aniztrinkaĵo kiu estas produktata en Turkio kaj Serbio. Fakte rako jam estis farata en la Bizanca epoko, kaj tiu tradicio estis daŭrigata dum la Otomana regno.

Oni plejofte surtabligas uzoon rekte el la frostujo.