OMON

El Vikipedio, la libera enciklopedio
OMON-policanoj sur la Ruĝa Placo en Moskvo.

OMON (ruse Отряд милиции особого назначенияOtrjad Milicii Osobogo Naznaĉenija, esperante Milica Taĉmento por Specialaj Celoj) estas la ĝenerala nomo de la reto da specialaj milicoj ene de Rusio kaj antaŭe de Sovetunio. Pro reteco de OMON ekzistas hodiaŭ OMON-trupunuo en ĉiu provinco de la lando. Ĝi estas la speciala branĉo de rusia polico, kaj subiĝas al la Ministerio pri internaj aferoj.

La 30-an de novembro 2011 laŭ la ordono de la ministro pri internaj aferoj Raŝid Nurgalijev OMON-taĉmentoj konservis sian nomon, sed ĝi ricevis novan klarigon: ruse Отряд мобильный особого назначения, esperante Mobila Taĉmento por Specialaj Celoj.[1][2]

Referencoj