O Canada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
angle O Canada
france Ô Canada
Ho Kanado
“angle O Canada  france Ô Canada”
nacia himno
lando Flago-de-Kanado.svg Kanado
kantoteksto Adolphe-Basile Routhier (franca, 1880)
Robert Stanley Weir (angla, 1908)
muziko Calixa Lavallée, 1880
ekde 1980
muzika ekzemplo
"O Canada"
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
v  d  r
Information icon.svg

O Canada (Ho Kanado) estas la nacia himno de Kanado. La muziko estis komponita de Calixa Lavallée. La unua versio de la teksto estis en la franca, kaj estis komponita de Sir Adolphe-Basile Routhillier kiel kanto por la franckanada popolo. Ĝi unue kantiĝis je la 24a de junio (Sankt-Johan-Baptist-festo), 1880. La aktualan anglalingvan version verkis Robert Stanley Weir en 1908. La kanto proklamiĝis la nacia himno en 1980.

La teksto en la franca:

O Canada! terre de nos aieux
Ton front est ceint de fleurons glorieux!
Car ton bras sait porter l'épée
Il sait porter la croix;
Ton histoire est une épopée
Des plus brillants exploits!
Et ta valeur de foi trempée
Protégera nos foyers et nos droits.

Ho Kanado! lando de niaj prapatroj
Vian frunton cirklas gloraj girlandoj!
Ĉar via brako povas porti la spadon,
Ĝi povas porti la krucon;
Via historio estas epopeo
De plej brilaj faroj!
Kaj via valoro, trempita de fido,
Protektos niajn hejmojn kaj niajn rajtojn.

La angla versio estas:

O Canada! Our home and native land,
True patriot love in all thy sons command!
With glowing hearts we see thee rise
The true north strong and free;
From far and wide, O Canada,
We stand on guard for thee!
God keep our land glorious and free;
O Canada, we stand on guard for thee.

Ho Kanado! Nia hejmo kaj patrio,
Veran patriotamon en ĉiuj viaj filoj inspiru!
Kun ardaj koroj ni vidas vian supreniron,
La vera nordo, forta kaj libera;
De foraj partoj, ho Kanado,
Ni garde gvatas por vi!
Dio gardu nian landon glora kaj libera;
Ho Kanado, ni garde gvatas por vi.

Krome la muzikaĵo God save the Queen servas kiel reĝa himno de Kanado. Por tiu uzo ankaŭ tiu-ĉi himno ricevis aldonan, franclingvan tekston.