Saltu al enhavo

O Heiland, reiß die Himmel auf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teksto de la kanto, presita en Würzburg en 1630

O Heiland, reiß die Himmel auf (Ho Savanto, ŝire malfermu la ĉielojn) estas germana adventa kanto. Ĝia teksto publikiĝis unuafoje en 1622. Oni atribuas ĝin al Friedrich Spee (1591–1635).

La kanto esprimas la sopiron pri alveno de la Savanto.

En Esperanto, la kanto konatiĝis per traduko de Guido Holz de 1985, publikigita en ADORU, n-ro 185. Ĝi komenciĝas per la vortoj "Ĉielojn fendu, ho Sinjor'".