Oaĥaka Patrinmontaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oaĥaka Sierra Madre
montara sistemo
La plej alta punkto
(3 000 m)
Kontinento Ameriko
Situo  Meksiko
vdr

Oaĥaka PatrinmontaroOaĥaka Sierra Madre (aŭ tute en hispana : Sierra Madre de Oaxaca), estas montaro en suda Meksiko. Ĝi ekas je Pinto de Orizaba kaj etendiĝas sudorienten tra 300 kilometroj ĝis Terkolo de Tehuantepeko. Pintoj en Oaĥaka Patrinmontaro havas averaĝan altitudon de 2 500 metroj, kun iuj pintoj kiuj superas 3 000 metrojn. La orientaj deklivoj de la montaro estas pli humidaj, kaptante humido-ŝargitajn ventojn ekde Meksika Golfo. Iuj pli sekaj valoj troviĝas okcidente, en la pluvombro de la montaro. La oaĥak-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj situas super altitudo de 1 600 metroj. La humidaj Oaĥakaj montarbaroj troviĝas sub altitudo de 1 600 metroj sur la orientaj deklivoj, super la Veracrucaj malaltaĵoj. Oriente, la kserofita Tehuak-vala arbustaro okupas Tehuakan Valon; nordokcidente, la ĥaliskaj sekaj arbaroj kovras la supran basenon de Santodomingo-Rivero, kiu troviĝas en la pluv-ombro de la Sierra, kaj la sud-pacifikaj sekaj arbaroj, sude laŭlonge de la pacifika marbordo, etendiĝas en la supra baseno de Tehuantepeko-Rivero kaj Oaĥako-Valo.

Loĝantaro kaj urboj

Ixtlán de Juárez estas grava zapoteka urbo en Sierra Juárez

Kulture kaj geografie, Oaĥaka Sierra Madre divideblas en pli etajn montarojn, ĉiu kun unikaj medioj kaj homaj loĝantoj. En la nordokcidento de la subŝtato de Oaĥako troviĝas la Mazateka Sierra, kies altitudo apenaŭ superas 2 600 metrojn. Hejmlando de la mazateka popolo, ĝi enhavas la gravajn urbojn Huautla de Jiménez, Eloxchitlán de Flores Magón, kaj Jalapa de Díaz. Ĝia plej unika pinto, kvankam ne la plej alta, estas Cerro Rabon, la baleno-forma Sankta Monto de la mazatekoj. Sude de Sierra Mazateka troviĝas Sierra de Cuicatlan, montaro kiu subdividas la malaltaĵajn kanjonajn pejzaĝojn de Cuicatlan ekde Sierra Juárez ĝis la okcidento kaj gastigas la kvikatekan popolon. Sierra Juárez estas la hejmlando de la Sierra-zapotekoj kaj naskiĝejo de la sola indiĝena meksika prezidinto, Benito Juárez. La ĉefaj urboj de Sierra Juarez estas Ixtlán de Juárez, San Ildefonso Villa Alta, kaj Villa Hidalgo Yalalag. Norde de Sierra Juárez troviĝas Sierra Ĉinanteka, kie estas ĉinantekaj urboj kiaj Santiago Comaltepec, San Pedro Yolóx kaj San Felipe Usila. Finfine al oriento, kie Oaĥaka Patrinmontaro malsupreniras ĝis Terkolo de Tehuantepeko, troviĝas Sierra Miĥe, kiu gastigas la miĥean popolon, posteulojn de la antikvaj olmekoj el la meksik-golfa marbordo. La ĉefaj miĥeaj centroj estas San Pablo & San Pedro Ayutla, Santiago Zacatepec, kaj Santa María Totontepec, kaj la ĉefa pinto de la areo estas Zempoateptl, la Sankta Monto de la miĥeoj.

Famuloj

María Sabina
Ricardo Flores Magón (maldekstre) kaj sia frato Enrique en malliberejo de Los-Anĝeleso, 1916.
  • Benito Juárez: Unua indiĝena prezidinto de Meksiko, naskiĝinta en la zapoteka komunumo, nuntempe nomata Guelatao de Juárez honore al li.
  • Marcos Pérez Santiago : Eminenta oaĥaka liberalulo kaj juristo de la 19-a jarcento, naskiĝinta en Teococuilco de Marcos Pérez.
  • María Sabina : mazateka curandera ( sanigintina ) el Huautla de Jiménez
  • Ricardo Flores Magón & Enrique Flores Magón : la du famaj meksikaj anarkiistoj kaj fondintoj de Magonismo naskiĝis en Sierra Mazateka, same kiel ilia frato Jesus Flores Magón, pli modera politikisto.



Koordinatoj: 17° 00′ N 96° 30′ U / 17.000 °N, 96.500 °U / 17.000; -96.500 (mapo)