Oaxaca

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oaxaca [ŭaĤAka] (esperantigite : Oaĥako) estas federacia subŝtato de Meksiko. Ĝia plena nomo estas "Estado Libre y Soberano de Oaxaca" (libera kaj suverena ŝtato Oaĥako).

Ĝi situas sude ĉe la pacifika marbordo kaj okupas la plejparton de la Terkolo de Tehuantepeko, kies atlantika flanko apartenas al Veracruz.

Ĝi havas areon de 94.000 km² kaj loĝantaron de 3,4 milionoj kaj dividiĝas en 570 komunumojn (municipojn), rekorda nombro, ĉar temas pri preskaŭ 25 % de la komunumoj en tuta Meksiko (vidu ankau la liston de komunumoj en Oaxaca). Ĝia ĉefurbo nomiĝas Oaxaca de Juárez. La provinca kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-OAX".

La nomo de la provinco devenas el la navatla lingvo, en kiu "ŭaĥjakak" signifas "pinte de la guaje-arboj". La nomepiteto de la ĉefurbo rilatas al prezidento Benito Juarez, filo de la provinco.

Kvankam Oaĥako havas belajn plaĝojn, ĝia plej grava ekonomia branĉo estas la agrokulturo. Gravas ankaŭ kelkaj artmetioj, ekzemple la produktado de indiĝenaj skulptaĵoj kaj teksaĵoj kaj de oraĵoj.

Bildaro

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj