Oberbözberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oberbözberg
Blazono de Oberbözberg
Blazono de Oberbözberg
Blazono de Oberbözberg
Oberbözberg
Oberbözberg
Oberbözberg
vilaĝo • former municipality of Switzerland • kvartalo
Kantono Argovio
Komunumo(j) Bözberg
Koordinatoj  47° 29′ 54″ N 8° 9′ 25″ O / 47.49833 °N, 8.15694 °O / 47.49833; 8.15694 (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 54″ N 8° 9′ 25″ O / 47.49833 °N, 8.15694 °O / 47.49833; 8.15694 (mapo)
Areo 5,37 km²
Alteco 540 m super marnivelo
Poŝtkodo 5225
Mapo de Oberbözberg
Mapo de Oberbözberg
Situa mapo de Oberbözberg
vdr

Oberbözberg estas iama komunumo en la Distrikto Brugg de Kantono Argovio, Svislando, kiu ek de la 1-a de januaro 2013 estas parto de la nova komunumo Bözberg. Ĝi havis 482 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Oberbözberg situas proksimume 2,5 kilometroj nordoriente de la kulmino de Bözberg-Pasejo sur altteraso ĉe la suda marĝeno de la Tavola Ĵuraso. Krom la ĉefvilaĝo Oberbözberg al la komunumo apartenas ankaŭ la vilaĝetoj Bächlen kaj Ueberthal.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,45 km², de kiuj 2,40 estas kovritaj de arbaro kaj 0,26 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 643 m s.m. sur la kulmino de la monto Letzi, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 402 m s.m. en la valo Ital.

Iamaj najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La iama komunumo Oberbözberg limis en nordo al Mönthal kaj Remigen, en oriento al Riniken, en sudo al Unterbözberg, kaj en okcidento al Effingen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Brugg al Linn.

Oberbözberg situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas per flanka vojo de la Bözberg-Pasejvojo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bözberg datiĝas el la jaro 1189 kiel Bozeberch.

Dum mezepoko Bözberg estis la centro de la samnoma habsburga tribunaldistrikto. Post plurfoja posedantoŝanĝo en la jaro 1377 la tribunaldistikto estis integrita al la voktejo Schenkenberg.

En la jaro 1460 la voktejo Schenkenberg estis konkerita de la urbo Berno kaj fariĝis nun parto de Berna Argovio.

En aprilo 1798 eksplodis la Helveta Revolucio kaj kun helpo de francaj trupoj Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco. Bözberg fariĝis nun komunumo de la nove fondita Kantono Argovio.

Ĉar Bözberg estis teritorie tre granda komunumo sen kohera setlejcentro, ek de la fino de la Helveta Respubliko okazis pluraj provoj disigi la komunumon. En la jaro 1872 finfine la Argovia parlamento decidis la dividon de la komunumo. Post tiu decido la hodiaŭa komunumo Oberbözberg fondiĝis en la jaro 1873 per la divido de la antaŭa komunumo Bözberg al Unterbözberg kaj Oberbözberg. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la du komunumoj aldonante aldonante ankaŭ Gallenkirch kaj Linn estis reunuigitaj al la nova komunumo Bözberg.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]