Dürnten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oberdürnten)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tann-Dürnten (stacidomo).
Dürnten
Blazono de Dürnten
Blazono de Dürnten
La vilaĝo Dürnten
La vilaĝo Dürnten
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Hinwil
Koordinatoj  47° 16′ 45″ N 8° 50′ 36″ O / 47.27917 °N, 8.84333 °O / 47.27917; 8.84333 (mapo)Koordinatoj: 47° 16′ 45″ N 8° 50′ 36″ O / 47.27917 °N, 8.84333 °O / 47.27917; 8.84333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6554
Areo 10,19 km²
Alteco 466 m super marnivelo
Poŝtkodo 8635
Komunumkodo 0113
Mapo de Dürnten
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Dürnten estas komunumo en la distrikto Hinwil, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 6402 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 6554 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Dürnten situas en la Zurika Oberlando ĉe la bordo de la rivero Jona. La komunumo Dürnten konsistas el la kvar vilaĝoj respektive setlejoj Dürnten, Tann, Oberdürnten kaj Breitenmatt. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,19 km², de kiuj 16,7% estas kovritaj de arbaro, 59,3% servas por agrikulturo kaj 15,5% por setlado; 7,1% estas trafiksurfaco kaj 0,9% akvejoj. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo limas sude al Rüti, oriente al Wald ZH, norde al Hinwil kaj okcidente al Bubikon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La municipo Tann disponas pri stacidomo, kiun servas la linio de la S26 de Rüti ZH al Vinterturo. La ceteraj municipoj per busoj ankaŭ estas litgitaj al la reto de la Zurika Trafik-Unio. Dürnten disponas krome pri propra aliro al la Zurika Oberlandaŭtovojo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua skriba mencio de Dürnten datiĝas el la jaro 745 sub la nomo Tunriudo en dokumento, kiu troviĝas en la konventarkivejo de la iama Monaĥejo Sankt-Galo. Dürnten estis en mezepoko posedaĵo de la Monaĥejo Sankt-Galo. La voktrajtoj transiris poste al la libersinjoroj de Regensberg kaj poste al la grafoj de Togenburgo. En la jaro 1408 la urbo Zuriko aĉetis la voktdistrikton Grüningen, al kiu Dürnten ĉiam apartenis.

En la 18-a jarcento la malriĉa komunumo povis dank al la industriiĝo akiri certan prosperon. Ĉeve la kotonŝpinado kaj la teksado disvolviĝis. [2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]