Oberglatt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oberglatt ZH)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Oberglatt ZH (stacidomo).
Oberglatt
Blazono de Oberglatt
Reformita preĝejo de Oberglatt
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Dielsdorf
Koordinatoj  47° 28′ 40″ N 8° 31′ 12″ O / 47.47778 °N, 8.52000 °O / 47.47778; 8.52000 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 40″ N 8° 31′ 12″ O / 47.47778 °N, 8.52000 °O / 47.47778; 8.52000 (mapo)
Areo 8,29 km²
Alteco 431 m super marnivelo
Poŝtkodo 8154
Komunumkodo 0092
Mapo de Oberglatt
vdr

Oberglatt estas komunumo en la distrikto Dielsdorf, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 5313 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝa centro de Oberglatt

Oberglatt situas en la Glattvalo je ambaŭ flankoj de la rivero Glatt. La komunumo konsistas el la ĉefvilaĝo Oberglatt kaj la lokoj Hofstetten kaj Grafschaft. Oriente de la komunumo troviĝas la interkontinenta flughaveno Zuriko, pro kio la komunumo multe suferas pro la bruo de la aertrafiko unuflanke, sed alflanke profitas kaj dependas ekonomie de ĝi.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,29 km², de kiuj 19,6% estas kovritaj de arbaro, 51,5% servas por agrikulturo kaj 12.1% por setlejoj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Oberglatt limas en nordo al Höri, en nordoriento al Bachenbülach, en oriento al Winkel, en sudo al Rümlang, en sudokcidento al Niederglatt, kaj en nordokcidento al Niederhasli.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Oberglatt troviĝas ĉe la trajnlinio de la la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Bülach al Ŝafhaŭzo kaj estas ankaŭ la deflankiĝpunkto de la flanklinio tra Dielsdorf al Niederweningen. Ankaŭ per diversaj buslinioj la komunumo estas bone konektita kun la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frua dokumenta mencio de la komunumo Oberglatt datiĝas el la jaro 1153.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]