Oberstammheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oberstammheim
Blazono de Oberstammheim
Vilaĝa placo de Oberstammheim
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Zuriko
Distrikto Andelfingen
Koordinatoj  47° 38′ N 8° 47′ O / 47.633 °N, 8.783 °O / 47.633; 8.783 (mapo)Koordinatoj: 47° 38′ N 8° 47′ O / 47.633 °N, 8.783 °O / 47.633; 8.783 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1069
Areo 9,36 km²
Alteco 440 m super marnivelo
Poŝtkodo 8477
Komunumkodo 0036
Mapo de Oberstammheim
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Oberstammheim estas komunumo en la distrikto Andelfingen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1069 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Oberstammheim situas je la piedo de la monto Stammerberg kaj formas kun la komunumoj Unterstammheim kaj Waltalingen la valon Stammertal. En sudo al la komunumo ankaŭ apartenas parto de la vilaĝo Wilen ĉe Neunforn, kies alia duono apartenas al la turgovia komunumo Neunforn. Oberstammheim en nordo, oriento kaj sudo limas al Kantono Turgovio kaj nur okcidente estas konektita kun la cetera Kantono Zuriko.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Oberstammheim limas en nordo al Wagenhausen (TG), en sudoriento al Hüttwilen (TG), en sudo al Neunforn (TG), en sudokcidento al Waltalingen, kaj en nordokcidento al Unterstammheim.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Oberstammheim situas for de la gravaj trafikvojoj, tamen ĝi estas bone atingebla per publika kaj privata trafiko. Tra la komunumo kondukas la poŝtaŭtobuslinio de Fraŭenfeld al Andelfingen, per kiu la komunumo estas ligita kun la Zurika Trafik-Unio kaj ankaŭ la svisa aŭtovojo A4 estas facile atingebla en distanco de proksimume kvin kilometroj okcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua dokumenta mencio de Stammhaim okazis en donacletero de la jaro 761, per kiu la Monaĥejo Sankt-Galo ricevas la posedaĵojn de Isanhard en Stammheim. Pri Oberstammheim mem la unua mencio datiĝas el la jaro 879, kiam la posta imperiestro Karolo la 3-a donacis el sia krona havaĵo ĉe Oberstammheim grandan bienon ankaŭ la la Monaĥejo Sankt-Galo. La sankt-gala abato sur tiu bieno konstruis preĝejeton por siaj kamparanoj. En la jaro 1464 Oberstammheim estis akirita de la urbo Zuriko.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Reformita kapelo de la Sankta Gallus kun mezepokaj freskoj
  • Gastejo Hirschen
  • Malnova kancilerio
  • Malnova vinpremilo kaj forĝejo
  • Historiaj faktrabdomoj en la malnova vilaĝokerno

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]