Köniz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oberwangen BE)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Köniz (stacidomo).
Köniz
Blazono de Köniz
Kastelo Köniz
komunumo en Svislando • urbo en Svislando • statistika regiono
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Berno
Koordinatoj  46° 55′ 30″ N 7° 24′ 55″ O / 46.92500 °N, 7.41528 °O / 46.92500; 7.41528 (mapo)Koordinatoj: 46° 55′ 30″ N 7° 24′ 55″ O / 46.92500 °N, 7.41528 °O / 46.92500; 7.41528 (mapo)
Nombro de loĝantoj 37448
Areo 51,10 km²
Alteco 572 m super marnivelo
Poŝtkodo 3098
Komunumkodo 0355
Mapo de Köniz
vdr

Köniz estas urbo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la iama en la distrikto Berno kaj ek de la 1-a de januaro 2010 al la nova administra distrikto Berno-Mezlando. Ĝi havis 37448 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Köniz situas sude la la federacia urbo Berno kaj apartenas al ties aglomeraĵo. Ĝia nordorientan limon formas la rivero Aro (rivero), dum en sudokcidento ĝia limo sekvas la riveron Schwarzwasser.

Lokoj de la komunumo Köniz[redakti | redakti fonton]

La komunumo Köniz konsistas el la sekvantaj lokoj: La urbo Köniz, Wabern, Liebefeld, Spiegel, Schliern, Niederscherli, Niederwangen, Oberwangen, Schwanden, la orienta parto de Thörishaus, Mittelhäusern, Ried, Gasel, Oberscherli, Hahlen, Liebewil, Moos, Ulmiz, Mengestorf, Oberried, Schlatt kaj Herzwil.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La urbo limas en nordo al la urbo Berno, en oriento al Muri ĉe Berno, Kehrsatz kaj Wald, en sudo al Oberbalm kaj Schwarzenburg, kaj en okcidento al Ueberstorf (Kantono Friburgo) kaj Neuenegg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Köniz pasas mallarĝŝpura fervojlinio de Berno al Schwarzenburg kaj linio de Berno tra Belp, kie situas la Flughaveno de Berno al Steffisburg. Krome Köniz estas konektita al la loka bus- kaj tramreto de la urbo Berno.

En nordokcidento la urbo havas konekton al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Sankt-Margreto al Ĝenevo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Köniz datiĝas el la jaro 1011 kiel Chunicis. La komunumo Köniz en sia hodiaŭa formo ekzistas ek de la jaro 1846.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]