Oberzent

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oberzent
Blazono
Oberzent (Germanio)
Oberzent (Germanio)
DEC

Map

Flago
urba komunumo de Germanio • urbeto
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Darmstadt
Distrikto Distrikto Odenwald
Urborajtoj jes
Telefona antaŭkodo 06068, 06276, 06275
Poŝtkodo 64743
Aŭtomobila kodo ERB
Oficiala Municipokodo 06437016
Politiko
Komunumestro Christian Kehrer (senpartia)
Adreso de la administrejo Metzkeil 1
64743 Oberzent
Demografio
Loĝantaro 10280 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 34′ N, 8° 58′ O (mapo)49.566666678.96666667Koordinatoj: 49° 34′ N, 8° 58′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 415 m
Areo 165,59 km²
Oficiala retejo https://www.stadt-oberzent.de/
vdr

Oberzent estas urba komunumo en centra Germanio, kiu ekestis la 1-a de januaro 2018 per kunigo de la antaŭa urbo Beerfelden kun la apudaj komunumoj Hesseneck, Rothenberg kaj Sensbachtal . Ĝi situas en la distrikto Odenwald, kiu havas sian nomon de la mezalta montaro Odenvaldo, en la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 10280 loĝantojn. Pro la kunigo la urbo iĝis la laŭ areo tria plej granda urbo de Hesio, post Frankfurto ĉe Majno kaj Wiesbaden.

En la urbeto, kiun ĉirkaŭas arbaroj de la mezalta montaro Odenwald, fontas la rivereto Mümling, kiu de tie fluas norden kaj poste orienten en la Majnon.

fonto de la rivereto Mümling en Beerfelden


Divido[redakti | redakti fonton]

La urbo konsistas el la jenaj 19 partoj:

  • Airlenbach
  • Beerfelden
  • Etzean
  • Falken-Gesäß
  • Finkenbach
  • Gammelsbach
  • Hebstahl
  • Hesselbach
  • Hetzbach
  • Hinterbach
  • Kailbach
  • Kortelshütte
  • Ober-Hainbrunn
  • Ober-Sensbach
  • Olfen
  • Raubach
  • Rothenberg
  • Schöllenbach
  • Unter-Sensbach

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]