Objektigado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la socia filozofio, objektigado estas la ago trakti homon, aŭ fojfoje beston,[1] kiel objektosenvivaĵo.

Difinoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la filozofo Martha Nussbaum, personoj estas objektigataj se almenaŭ unu el la jenaj kvalitoj estas aplikataj al ili:[2]

  1. Instrumenteco – traktado de homoj kiel iloj por la celoj de alia;
  2. Negado de aŭtonomeco – traktado de homoj kiel sen aŭtonomeco aŭ memdeterminado;
  3. Inerteco – traktado de homoj kiel sen agantecoaktiveco;
  4. Interŝanĝebleco – traktado de homoj kiel interŝanĝeblaj kun (aliaj) objektoj;
  5. Malrespektebleco – traktado de homoj kiel malrespekteblaj kaj sen lima integreco, "kiel io, kion oni rajtas dispecigi, frakasi, ekkonsumi";
  6. Proprieto – traktado de homoj kvazaŭ ili povas esti posedataj, aĉetitaj aŭ venditaj;
  7. Negado de subjektiveco – traktado de homoj kvazaŭ ne necesas zorgi pri iliaj spertoj aŭ sentoj.

Nussbaum argumentis, ke objektigado gravas kiel temo ne nur por sekseco, kie ĝi estis longe diskutita, sed ankaŭ por la marksisma vidpunkto pri kapitalismo kaj sklaveco. Nussbaum ankaŭ argumentis, ke eble ne ĉiuj formoj de objektigado estas esence negativaj agoj, kaj ke objektigado eble ne ĉiam ĉeestas kiam unu el la sep kvalitoj ĉeestas.[3]

Rae Helen Langton, en Sexual Solipsism: Philosophical Essays on Pornography and Objectification, proponis tri pliajn kvalitojn por aldoni al la listo de Nussbaum:[4]

  1. Redukto al korpo – la traktado de homoj kiel identaj al iliaj korpoj aŭ korpopartoj;
  2. Redukto al aspekto – la traktado de homoj ĉefe laŭ terminoj de kiel ili aspektas, aŭ kiel ili stimulas la sentumojn;
  3. Silentigado – la traktado de homoj kvazaŭ ili estas silentaj, sen la kapablo paroli.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arluke, Arnold (1988). “Sacrificial Symbolism in Animal Experimentation: Object or Pet?”, Anthrozoös: A Multidisciplinary Journal of the Interactions of People and Animals 2 (2), p. 98–117. doi:10.2752/089279389787058091. Alirita 2-a de februaro 2016.. 
  2. Nussbaum, Martha (1995). “Objectification”, Philosophy & Public Affairs 24 (4), p. 249–291. doi:10.1111/j.1088-4963.1995.tb00032.x. 
  3. Nussbaum, Martha C. (1985). “Objectification”, Philosophy & Public Affairs 24 (4), p. 279–83. 
  4. Langton, Rae Helen. (February 15, 2009) Sexual Solipsism: Philosophical Essays on Pornography and Objectification, 1st Edition, p. 228–229. ISBN 978-0199551453.