Oblasto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Averto Eble, vorto "oblasto" ne ekzistas en lingvo Esperanto
Forigo
Oni petas forigi ĉi tiun artikolon, ĉar ne estas pruvita ekzistado de la vorto en Esperanto.

Oblast (ruse, ukraine kaj kirgize область, bulgare област) respektive voblasc (beloruse вобласць/voblasć) kaj oblisi (kazaĥe облысы/oblısı), en Esperanto laŭvorte "regiono" aŭ "areo", estas geografia nomo de superaj subŝtataj administraj regionoj en Belorusio, Bulgario, Kazaĥio, Kirgizio, Ukrainio kaj Rusio. Krom en tiuj ĉi lingvoj, la termino en simila nacilingva formo estas geografia fakvorto interalie en la angla, finna, franca, germana, hispana, indonezia, kataluna, nederlanda, norvega kaj sveda, sed por eviti ĝin esperantlingve, laŭ konteksto uzatas aŭ la ĝenerala vorto "provinco" aŭ "regiono". Diferencigo inter ambaŭ terminoj aparte sencas pri Rusio, kie ekzistas kaj 49 subŝtataj unuoj nomataj "oblast" – origine administra, politika vorto – kaj 7 subŝtataj unuoj nomataj "kraj" – origine neformala, nepolitika vorto –, tial en la vikipediaj paĝoj pri Rusio la unuoj de nomo "oblast" tradukiĝas al "provincoj" kaj la unuoj de nomo "kraj" al "regionoj".

Belarusio

Belarusio estas dividita je ses абласцей/voblasci (singulare вобласць/voblasć) plus la aparta ĉefurbo Minsko. Provizore, la vikipedia lingvouzo por ili precipe uzas la vorton "regionoj". Temas pri la Bresta, Homela, Hrodna, Mahilova, Minska kaj Vicebska regionoj.

Vidu ankaŭ: administra divido de Belarusio

Bulgario

Ekde 1997, Bulgario konsistas el 28 области/oblasti (singulare област/oblast), en ne-slavaj lingvoj foje nomataj per la vorto oblast, foje "provincoj", "regionoj" aŭ "distriktoj". Antaŭe, dum 12 jaroj ekzistis naŭ pli grandaj administraj unuoj. Provizore, la vikipedia lingvouzo laŭ la rusia kaj ukrainia modeloj precipe uzas la vorton "provincoj".

Vidu ankaŭ: administra divido de Bulgario

Kazaĥio

Kazaĥio konsistas el 14 regionoj aŭ provincoj, kazaĥe nomataj облыстар/oblıstar (singulare облысы/oblısı/وبلىسى), du urboj kun aparta statuso (Almato kaj Astano, "urboj de respublika signifo", kazaĥe Республикалық маңызы бар қала, Republikalyq mangysy bar qala) kaj plie la urbo Baikonur, ĝis 2050 ludonita al Rusio. Tiuj subŝtataj unuoj pludividiĝas al distriktoj (kazaĥe аудандар/audandar, singulare аудан/audan).

Vidu ankaŭ: teritoria organizado de Kazaĥio

Kirgizio

Kirgizio konsistas el sep областтар/oblasttar (singularo область/oblast) kaj du sendependaj urboj.

Vidu ankaŭ: teritoria organizado de Kirgizio

Rusio

En la Rusa Federacio область/oblast estas administra unuo kun malpli da aŭtonomio ol respubliko.

Por la subŝtataj unuoj de nomo oblast en Rusio oni en Esperanto kutime uzas la vorton provinco.

Vidu ankaŭ: administra divido de Rusio

Ukrainio

Ukrainio konsistas el du sendependaj urboj (Kievo kaj Sebastopolo), unu Aŭtonoma Respubliko (la preskaŭinsulo Krimeo) kaj 24 області/oblasti (singularo область/oblast). Post kiam Rusio aneksis la Aŭtonoman Respublikon Krimeo kaj la urbon Sebastopolo en februaro-marto 2014, la registaro de Ukrainio fakte ne regas tiujn du subunuojn.

Ankaŭ ukrainiaj esperantistoj preferas uzi la vorton provinco por nomi la ukrainiajn subunuojn de nomo область/oblast.

Vidu ankaŭ: Listo de la administraj unuoj kaj plej grandaj urboj en Ukrainio

Vidu ankaŭ

Departemento (Francio, Hungario)
Federacia lando (Germanio, Aŭstrio)
Graflando (Britio)
Kantono (Svislando)
Provincoj de Pollando (Polio)