Saltu al enhavo

Obolonskij distrikto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Distrikto Obolonskij (ukraine Оболонський район) estas urba distrikto de la ukraina ĉefurbo Kijivo. La distrikto Obolonskij ampleksas teritoriojn multe preter sia historia kvartalo kun la sama nomo. Ĝi estis fondita la 3-an de marto 1975 kaj komence nomita Distrikto Minskij. En 2001 ĝi estis renomita laŭ sia historia kvartalo. Ĝia nuna loĝantaro estas 290 000.