Obregón-urbo

| Obregón-urbo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| loĝlokoj de Meksiko urbego cabecera municipal (en) | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 85000–85199 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 329 404 (2020) [+] | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 27° 29′ N, 109° 56′ U (mapo)27.486388888889-109.94083333333Koordinatoj: 27° 29′ N, 109° 56′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 36 m [+] | ||||
| Horzono | montara horzono de Nordameriko [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Obregón-urbo, origine Ciudad Obregón estas urbego, municipa sidejo de Cajeme kaj katolika diocezo en subŝtato Sonora en Meksiko. La loknomo, antaŭe nomita Cajeme, prenis sian nomon de la revoluciulo Álvaro Obregón.

Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2020 Obregónurbo havis urban loĝantaron de 329 404.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbego situas 40 metrojn super la marnivelo sur ebenaĵo 50 km de la marbordo kaj 100 km de la Okcidenta Sierra Madre, 240 km de la subŝtata ĉefurbo Hermosillo kaj 530 km de la limo kun Usono.
Historio
[redakti | redakti fonton]La originoj de ĉi tiu urbo devenas de la jaro 1906, kiam la fervoja linio atingis tiun lokon kaj integris la areon kun la enlanda kaj ekstera merkato. En la sekva jaro oni establis stacion Cajeme, por provizi akvon al la lokomotivo. Baldaŭ bredistoj kaj kamparanoj alvenis. En 1923 aperis la unua produktanto "Cajeme Motors". La 29-an de novembro 1927 Cajeme estis deklarita la ĉefurbo de la municipo, kaj en 1928 oni ŝanĝon de la loknomo al Ciudad Obregón, dum nomo de la municipo estis konservita. Fine de la dudeka jarcento la fervojo malaperis.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La ĉefaj ekonomiaj branĉoj estas agrikulturo, brutaro kaj komerco.
Religio
[redakti | redakti fonton]La katolikismo estas la plej ofta religio en Obregón-urbo.
Eduko
[redakti | redakti fonton]Multaj universitatoj kaj institutoj funkcias en la urbego.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Obregónurbo havas internacian flughavenon kaj vojajn ligilojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Obregón-urbo havas stepan klimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen (BSh) kun longaj, ekstreme varmaj someroj kaj mallongaj, mildaj vintroj. Jare averaĝe pluvas 385 mm. La averaĝa temperaturo estas 22 °C kaj varias inter 14-33 °C.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]
Baton Rouge, Usono, Luiziano ekde 1977
Tucson, Usono, Tucson Arizono ekde 1980
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- preĝejoj, ankaŭ katedralo
- horloĝa turo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans



