Obrivo (Simferopola distrikto)
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |||
Obrivo ruse Обрыв ukraine Обрив krime-tatare Çumaq Qarı | |||
Apartenas al: | Simferopola distrikto, Perova komunumo | ||
Koordinatoj: | 44° 54′ N, 34° 6′ O (mapo)44.90277777777834.104166666667Koordinatoj: 44° 54′ N, 34° 6′ O (mapo) | ||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~360 m | ||
Areo: | 0,215 km² | ||
Loĝantaro: | 70 (laŭ 2001) | ||
Poŝtkodoj: | 97567 | ||
Telefonkodo: | +380-652 | ||
Hor-zono: | UTC+3 | ||
Antaŭa nomo: | Ĉumakari | ||
Oficiala paĝaro nekonata | |||
| |||
| |||
Obrivo (ruse Обрыв, ukraine Обрив, krime-tatare Çumaq Qarı) estas vilaĝo en la Perova komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 70 homoj[1].
Geografio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas en la centra parto de la Simferopola distrikto tre proksime al la suda limo de Simferopolo (kies fakta antaŭurbo ĝi jam estas) en la valo inter du najbaraj kuestoj de la Interna montoĉeno de la Krimea montaro. Krom Simferopolo mem la plej proksima loĝloko al Obrivo estas la vilaĝo Novonikolajevko (kun kiu Obrivo jam fakte kunkreskiĝis).
Historio
[redakti | redakti fonton]La unuaj fidindaj historiaj mencioj pri la vilaĝo (menciita kiel Ĝimekari) aperis en la jaro 1784. Laŭ la informoj de la jaro 1805 la vilaĝo (menciita jam kiel Ĉumak-Kari) havis 18 kortojn kaj estis loĝata de 126 homoj (el kiuj 102 estis krime-tataroj kaj 24 — ciganoj)[2]. Meze de la 19a jarcento la loĝantaro de la vilaĝo tre malkreskis pro la elmigrado de krime-tataroj en Turkion: la statistikaj dokumentoj de la jaro 1864 mencias nur 12 loĝantojn.
Fine de la 19a jarcento la vilaĝo iom post iom rekreskis; en la jaro 1887 (la vilaĝo estis menciata jam kiel Ĉumakari) ĝi estis loĝata jam de 40 homoj kaj havis miksitan loĝantaron (rusoj kaj krime-tataroj).
La 18an de majo 1948 per la ukazo de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la vilaĝo ricevis la nomon Obriv[3] (la rusa nomo signifas laŭvorte «abruptaĵo»). La alinomado estis kaŭzita de la deportado de la krime-tatara popolo maje 1944 (post kio multegaj loknomoj en Krimeo estis ŝanĝitaj).
Ekde la jaro 1965 la vilaĝo apartenas al la Simferopola distrikto.
Dinamiko de la loĝantaro
[redakti | redakti fonton]- 1805 — 126 homoj (102 krime-tataroj, 24 ciganoj)
- 1864 — 12 homoj
- 1887 — 40 homoj
- 1926 — 84 homoj (80 rusoj, 2 ukrainoj, 2 ĉeĥoj)
- 1939 — 155 homoj
- 1989 — 81 homoj
- 2001 — 70 homoj
Nuntempo
[redakti | redakti fonton]Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 70 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 58 loĝantojn[4]). La areo de la vilaĝo estas 25,5 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 22[4].
En la vilaĝo mem iuj ekonomiaj entreprenoj mankas. La loĝantaro laboras en Simferopolo aŭ en la agrikulturaj entreprenoj situantaj en la apudaj vilaĝoj. Obrivo estas transporte ligita al Simferopolo per enurbaj busaj linioj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Oficialaj informoj pri Obrivo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2014-01-06 .
- ↑ Informoj de la Taŭrida scienca arĥiva komisiono; volumo 26, p. 93 (ruse). library.chersonesos.org. Alirita 2014-01-06 .
- ↑ La teksto de la ukazo de la supera konsilio de RSFSR (ruse). sevdig.sevastopol.ws. Alirita 2014-01-06 .
- ↑ 4,0 4,1 Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Perova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2014-01-06 .[rompita ligilo]
Ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficialaj informoj pri Obrivo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2014-01-06 .
- Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Perova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2014-01-06 .[rompita ligilo]
La loĝlokoj de la Simferopola distrikto | |||
---|---|---|---|
Urbotipaj loĝlokoj | |||
Vilaĝoj: |
Akropolo • Aleksandrovka • Anajurto • Andrusovo • Arkadjevka • Beloglinka • Ĉajkino • Ĉajkovsko • Ĉistenko • Demjanovka • Denisovko • Divnoje • Dmitrovo • Dobro • Donskoje • Druĵno • Dubko • Fersmanovo • Fontano • Gruŝevo • Ĥaritonovka • Ivanovko • Ĵivopisnoje • Ĵuravljovka • Kamiŝinko • Kaŝtanovo • Kizilovo • Kljonovka • Klinovko • Kluĉevoje • Kluĉo • Kolĉugino • Kolodeznoje • Konstantinovko • Krasnaja Zorjka • Krasnoje • Krasnoleso • Krasnovko • Kubanskoje • Kuprino • Kurgannoje • Lazarevko • Lekarstvennoje • Lesnoselo • Levadko • Lozovo • Mazanko • Malenkoje • Meĵgornoje • Mirnoje • Moloĉno • Mramorno • Niĵnekurgannoje • Novij Mir • Novij Sad • Novoandrejevka • Novonikolajevko • Novosjolovka • Novozburjevko • Obrivo • Opuŝko • Partizansko • Peredovoje • Perevalno • Perovo • Pervomajskoje • Petropavlovko • Petrovka • Pionersko • Poĵarskoje • Privolno • Proljotnoje • Prudovoje • Ravnopolje • Radzolje • Rodnikovoje • Skvorcovo • Sofijevka • Solneĉnoje • Solovjovko • Sovĥoznoje • Spokojnoje • Storoĵevoje • Strogonovko • Suĥoreĉje • Sumskoje • Ŝafrannoje • Ŝirokoje • Teplo • Teplovka • Topolno • Triprudno • Trudolubovo • Trudovo • Ukrainko • Ukromnoje • Uroĵajnoje • Verĥnekurgannoje • Veselo • Vinnickoje • Vodnoje • Zaleso • Zareĉno | ||
Loĝloketoj |
Ajkavano • Davidovo • Ŝkolnoje |