Observatorio George

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Observatorio George
Observatorio
Oficiala nomo: George Observatory
Lando Usono Usono
Municipo Needville (Teksaso)
Supermara alteco 17 m s. m.
Koordinatoj 29° 22′ 30″ N 95° 35′ 37″ U / 29.37500 °N, 95.59361 °U / 29.37500; -95.59361 (mapo)
Situo de la observatorio en Usono
Situo de la observatorio en Usono
Situo de la observatorio en Usono
Retpaĝo: http://www.hmns.org/george-observatory/

La Observatorio George (angle : George Observatory) estas astronomia observatorio en Usono en la Ŝtata Parko Brazos Bend proksime de Needville (Teksaso).

Ĝi estis fondita en 1996 kaj estas administrita de la Muzeo de Naturaj Sciencoj de Houston ; ĝia MPC kodo estas 735[1].

Ĝi estas ekipita per tri teleskopoj sub kupoloj, la plej granda estas la esplora teleskopo Gueymard de diametro 30 cm, kiu utilas ĉefe por informo al la publiko.

La Observatorio George estas malfermita al la publiko sabaton vespere kaj, laŭ rezervado, vendredon vespere por grupoj de 30 personoj aux pli.

Amatoraj astronomoj ofte instalas siajn porteblajn teleskopojn dum noktoj de observado kaj la publiko povas tiam senpage observi. Lokalaj astronomoj malkovris pli ol 140 asteroidojn per la instrumentoj de la observatorio.

En 2017, Minor Planet Center kreditas la Observatorion George de la malkovro de 217 asteroidoj[2] sub la nomo Needville.

Malkovritaj asteroidoj : 217; el kiuj
29391 Knight 17-a de junio 1996
33994 Regidufour 26-a de julio 2000
41986 Fort Bend 29-a de decembro 2000
57567 Crikey 14-a de oktobro 2001
58535 Pattillo 16-a de februaro 1997
63387 Brazos Bend 29-a de aprilo 2001
70995 Mikemorton 6-a de decembro 1999
78221 Leonmow 18-a de julio 2002
85471 Maryam 4-a de junio 1997
95219 Borgman 8-a de februaro 2002
97472 Hobby 6-a de februaro 2000
111696 Helenorman 8-a de februaro 2002
126183 Larrymitchell 8-a de januaro 2002

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]