Observatorio Junk Bond

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Observatorio Junk Bond
Observatorio
Oficiala nomo: Junk Bond Observatory
Kromnomo: JBO
Lando Usono Usono
Municipo Sierra Vista (Arizono)
Supermara alteco 1 349 m m s. m.
Koordinatoj 31° 28′ 32″ N 110° 12′ 11″ U / 31.47556 °N, 110.20306 °U / 31.47556; -110.20306 (mapo)
Estiĝo 1996
Situo de la observatorio en Usono
Situo de la observatorio en Usono
Situo de la observatorio en Usono

La Observatorio Junk Bond estas astronomia observatorio situanta en la Sonora-Dezerto en Sierra Vista, Arizono, Usono. Ĝi estis establita en 1996 de la amatora astronomo David Healy en ties korto.[1] Ĝia MPC kodo estas 701.[2]

La nomo "Junk Bond"[3] aludas al la iama profesio de David Healy ĉe la banko Drexel Burnham Lambert, kiu bankrotis en 1996 pro la krizo de la putraj obligacioj.

Esploroj[redakti | redakti fonton]

Komence, David Healy uzis teleskopon Celestron 14 SCT de 14 coloj (355 mm) kaj teleskopon Meade LX200 de 16 coloj (406 mm), ambaǔ en ŝirmejo kun ŝovebla tegmento. En 2000, Ritchey-Chrétien-teleskopo de 20 coloj (508 mm) estis instalita, anstataǔita per teleskopo Ritchey de 32 coloj (813 mm) en 2004.

Esploroj pri asteroidoj komencis en 1998 per lokala komputila reto kaj serĉa programaro. La unua malkovro, far'de Jeffrey S. Medkeff, estis 38203 Sanner la 19-an de junio 1999.

En novembro 2016, 272 numerotitaj asteroidoj estis malkovritaj elde la observatorio per la teleskopo de 32 coloj ; Minor Planet Center kreditas 219 el tiuj malkovroj al David Healy aŭ Jeff Medkeff, la restantaj 53 numerotitaj malgrandaj planedoj estas senpere atribuatay al la Observatorio Junk Bond.[4]

Ĝis sia morto en 2011, David Healy estis ofta kontribuanto al la sekvado kaj la observo de objektoj de la paĝo de konfirmo de apud-teraj objektoj de Minor Planet Center[5] kun averaĝe po kvar malkovroj ĉiuj monatoj ekde januaro 2007. Li faris la malkovron kaj fotometian konfirmon de la pasadoj de ekstersunsistemaj planedoj kaj faris fotometion de kataklismaj variantaj steloj kaj de aktivaj galaksioj. La teleskopo estis aǔtomate regata sen superrigardo dum plej granda parto de la nokto, regata per programaro far'de Bob Denny kaj Jeff Medkeff.

La Observatorio Junk Bond estas daǔre uzata por noktaj serĉoj de pasadoj de ekstersunsistemaj planedoj sub superrigardo de la teamo de Spectrashift.com.[6]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Videoj far'de Blue Collar Scientist ĉe You Tube :


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Junk Bond Observatory en la angla Vikipedio.