Observatorio Lowell
Observatorio Lowell | |||
---|---|---|---|
![]() La Kupolo Clark de la observatorio
| |||
Situo | |||
Geografia situo | 35° 12′ 10″ N, 111° 39′ 52″ U (mapo)35.202778-111.664444Koordinatoj: 35° 12′ 10″ N, 111° 39′ 52″ U (mapo) | ||
| |||
La Observatorio Lowell estas astronomia observatorio en la urbo Flagstaff (Arizono) (Arizono, Usono). Ĉe alto de 2175 m. Ĝia MPC kodo estas 690[1].
Ĝi estas unu el plej malnovaj observatorioj en Usono ; fondis ĝin en 1894 la usona astronomo Percival Lowell, (1855 – 1916) kaj ĝi estis mastrumita dum ia tempo de ties kuzo, la arkitekto Guy Lowell (1870 – 1927). La nanoplanedo 134340 Plutono estis malkovrita elde la observatorio Lowell en 1930 de Clyde Tombaugh.
Situejoj[redakti | redakti fonton]
La observatorio havas 9 instrumentojn en pluraj lokoj de Flagstaff :
« Mars Hill »[redakti | redakti fonton]
La ĉefa konstruaĵo, sur la monteto « Mars Hill » entenas la originan "Refraktoron Alvin Clark" de la observatorio. Tiu lorno de 61 cm, (24 coloj) fabrikata en Bostono en 1896 estis veturita per trajno al Flagstaff . Per tiu-ĉi instrumento, Percival Lowell faris multenombrajn desegnojn de Marso kaj, en 1920, Vesto Slipher estis la unua, kiu observis la ruĝenŝoviĝon de la lumo de galaksioj.
La Refraktoro Alvin Clark nun ne plu utilas por astronomiaj esploroj sed por instruado al la publiko.
Sur « Mars Hill » troviĝas ankaŭ la tiel nomata "Pluto Discovery Telescope" (Plutona malkovrilo) : refrakta astrofotilo de 0,33 m. de diametro per kiu Clyde Tombaugh malkovris Plutonon.
Anderson Mesa[redakti | redakti fonton]
La stacio Anderson Mesa troviĝas je 19 km sud-oriente de Flagstaff. Ĝi loĝigas kvar teleskopojn, el kiuj la Teleskopon Perkin de 1,8 m, la Teleskopon Hall de 1,1m. kaj la "Navy Prototype Optical Interferometer" (Prototipa Optika Interferometro de la Mararmeo).
Happy Jack[redakti | redakti fonton]
Apud la vilaĝo Happy Jack estas konstruita en 2012 la Discovery Channel Telescope, teleskopo de 4,3 m, en kunlaborado de la Observatorio Lowell kaj de la televida firmao Discovery Communications.
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- angle Oficiala paĝaro de la Observatorio Lowell
- angle Observatorio Lowell : paĝo de la National Historic Landmarks Arkivigite je 2013-10-21 per la retarkivo Wayback Machine
- france L'observatoire de Lowell[rompita ligilo]